Karl Gjellerup
Karl Gjellerup | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Karl Adolph Gjellerup | |||||
Naskiĝo | 2-an de junio 1857 en Roholte, Danio | ||||
Morto | 11-an de oktobro 1919 (62-jaraĝa) en Klotzsche, Saksio, Germanio | ||||
Tombo | Alter Friedhof Klotzsche (en) vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Etno | Danes vd | ||||
Lingvoj | dana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Danio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Eugenia Gjellerup vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto romanisto verkisto dramaturgo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Karl Adolph GJELLERUP (naskiĝis la 2-an de junio 1857, mortis la 11-an de oktobro 1919) estis dana verkisto.
Karl Gjellerup naskiĝis en Roholte, kiel filo de pastro. Li ekstudis teologion, sed influite de Georg Brandes kaj Charles Darwin li en la jaro 1878 forlasis la religian karieron.
Dum la sekvaj jaroj li vojaĝis tra Grekio, Rusio, Italio kaj Germanio. Ekde 1892 li ekloĝis en Dresdeno.
Lia verkaro respegulis influojn de la klasika epoko, sed ankaŭ de la budhismo kaj la kristanismo. En la jaro 1917 li kune kun Henrik Pontoppidan gajnis la Premion Nobel de Literaturo.
Karl Gjellerup mortis en Dresdeno.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- En idealist (romano, 1878)
- Germanernes Lœrling (romano, 1882)
- Brynhild (dramo, 1884)
- Minna (romano, 1889)
- Møllen (romano, 1896)
- Pilgrimen Kamanita (romano, 1906)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]La muelejo (parto). - En: Dana Antologio, - Haderslev: Libro-Servo de Centra Dana Esperantista Ligo, 1961 ; paĝoj 179–184
|