Saltu al enhavo

Junana pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Junana pino
Branĉaro
Branĉaro
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pinus
Pinus yunnanensis
Franch.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La junana pino (Pinus yunnanensis; ĉine : 云南松 yun nan song) estas specio de konifero en la familio de la pinacoj. Ĝi troviĝas nur en Ĉinujo (Gŭangŝio, Gŭiĝoŭo, sudokcidenta Siĉuano, sudorienta Tibeto kaj Junano).

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La junana pino escepte atingas kreskad-ŝosojn de 35 cm en unu sezono. Ĝiaj folioj konstituas faskojn de 2-5 pingloj kaj longas 15 – 20 (30) cm. La strobiloj longas 3 -7 (10) cm, estas hele brunaj, situas flanke sur la branĉoj en grupoj de 2-5, leviĝas sur mallongaj pedunkloj, malfermiĝante dum la dua somero de kreskado. La strobiloskvamoj interne estas kolore brun-purpuraj.

Varioj estas :

  • Pinus yunnanensis var. pygmaea (Hsüeh) Hsüeh
  • Pinus yunnanensis var. tenuifolia W. C. Cheng & Y. W. Law
  • Pinus yunnanensis var. yunnanensis

Disvastiĝo kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

En Ĉinujo ĝi ĉefe vegetas en riverbasenoj, sur sekaj kaj sunecaj deklivoj je altitudoj de 600-3 000 m, en la altebenaĵoj de Junano, sed etendiĝante norden en Siĉuano, kie ĝi intergradas kun P. tabuliformis, kaj suden en norda Birmo, kie ĝi intergradas kun P. kesiya. En la freŝdata pasinteco ĝi plivastigis sian arealon ĉar la konkurantaj foliarbaroj estis senarbigitaj.

Aliaj parencaj specioj estas P. hwangshanensis, P. taiwanensis kaj P. thunbergii.

Sinonimoj

[redakti | redakti fonton]
  • P. insularis var. yunnanensis (Franch.) Silba 1984;
  • P. yunnanensis var. tenuifolia Cheng & Law 1975;
  • P. insularis var. tenuifolia (Cheng & Law) Silba 1990 (Li 1997);
  • P. tabulaeformis var. yunnanensis (Franchet) Shaw (Farjon 1984).

La ligno estas uzata kiel konstruligno, ŝpaloj, bretoj, meblaro, kaj fibroligno. La trunko ankaŭ estas fonto de rezino. La radikoj serveblas por kultivi fungojn, kaj la ŝelo por produkti taninon.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Arboŝelo.