Josef Engelhart
Aspekto
Josef Engelhart | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Josef Anton Engelhart |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1864 en Vieno |
Morto | 19-an de decembro 1941 (77-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Memorigilo | |
Familio | |
Infano | Michael Engelhart (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo skulptisto vidartisto |
Josef Engelhart - naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1864 en Vieno, mortis en aĝo de 77 jaroj la 19-an de decembro 1941 samurbe - estis aŭstra artisto, konkrete pentristo kaj skulptisto. Li fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento tre engaĝiĝis en arta movado de pentrado, skulptado kaj arkitekturo, germanlingve nomita Jugendstil ("junulara stilo"). La 3-an de aprilo 1897 li en Vieno kun aliaj samideaj artistoj fondis la asocion Viena Secesio, laŭ kiu la arta stilo fine ankaŭ en Esperanto ricevis sian nomon - Secesio.