Johano Aventino
Johannes Aventinus | ||
---|---|---|
Germana humanisto, historiisto kaj filologo.
| ||
Persona informo | ||
Ioannes Aventinus | ||
Naskonomo | Johann Georg Turmair | |
Naskiĝo | 4-a de julio 1477 en Abensbergo, Germanio | |
Morto | 1534 en Regensburgo, Germanio | |
Tombo | St. Emmeram's Basilica (en) vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Ingolstadt Universitato de Vieno Universitato de Krakovo Universitato de Parizo | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto filologo universitata instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johannes Thurmair (1477-1534) estis germana humanisto, historiisto kaj klasika filologo, mentoro de la filoj de Alberto la 4-a (1447-1508), Duko de Bavario, kaj aŭtoro de la verko "Analoj de Bavario" (1523), altvalora registraĵo pri la fruaj jaroj de la germana historio. Lia latina nomo Aventinus devenas de lia naskiĝloko Abensberg kaj li estis konata kiel "la bavara Herodoto".
Biografio
[redakti | redakti fonton]Studinte en la Universitatoj de Ingolstadt, Vieno, Krakovo kaj Parizo, li reiris al Ingolstadt, en 1507, kaj en 1509 li estas nomumita mentoro de Ernesto de Bavario (1500-1560) kaj Ludoviko la 10-a (1495-1545), ambaŭ fratoj de Vilhelmo la 4-a (1493-1550) kaj filoj de Alberto la 4-a la Saĝa (1447-1508). Li tenis tiun postenon ĝis 1517, kiam li verkis latinan gramatikon kaj aliajn lernolibrojn por uzado de siaj lernantoj, kaj en 1515 li vojaĝis al Italio kune kun Ernesto. Instigita de Vilhelmo la 4-a, li ekverkis la "Annales Boiorum" ĉirkaŭe de 1517, kaj finis la libron en 1521, plenumis germanan version de la libro, kies titolo estis "Bairische Chronik" (Kronikoj de Bavario)[1], kiun li kompletigis post kelkaj jaroj. Li helpis en la fondo de la beletra societo "Sodalitas litteraria Angilostadensis", aŭspicie de pluraj malnovaj manuskriptoj kiuj estis publikigitaj.
Kvankam Aventinus definitive ne adoptis la reformitan fidon, li estis simpatia al la reformistoj kaj ties instruoj, kaj estis forte malplaĉa al la monaĥoj. Pro tio, li estas arestita, en 1528, sed baldaŭ liaj amikoj lin liberigis.
Bavara historiisto
[redakti | redakti fonton]En 1517, li estas nomumita oficiala historiografo de Bavario far Vilhelmo la 4-a (1493-1550) kiu komisiis al li la verkadon de sialanda historio. Multaj el la gravaj aŭtoritatoj kompilitaj de Aventinus estas tenitaj nur en liaj kopiaĵoj. Per kritika traktado, li ellaboris kompletan historio de Bavario ĝis sia epoko. Lia kondensita versio en la germana estis tre aprezata ankaŭ.
La Analoj de Bavario, komponita per sep libroj, rakontas la historion de Bavario elde ties unuaj tempoj ĝis 1460. En la verko, la aŭtoro montras simpation por la Imperio kaj ties luktoj kontraŭ la papeco. Multaj malfacilaĵoj aperis por konkludo de la verko, sed, li iel anticipis la modernan historiografion. Alia pruvo de ties nekonformeco estas ke la Analoj publikiĝis nur en 1554. Sennombraj faktoj estis preterlasitaj en la eldono de Ingolstadt.
Pli kompleta versio publikiĝis en 1580, de la eldonisto Nikolao Cisnero (1529-1583)[2].
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Annales ducum Bavariae (1511 en Manuskripto, BSB Munkeno clm 967)
- Grammatica nova fundamentalis, juvenibus utilissima, 1512
- Gra[m]matica omniu[m] utillisima et brevissima: mirabili ordine co[m]posita ..., 1513
- Annales ducum Boiariae (1516 - 1522 eldonita, 1554 erschienen)
- Musica rudimenta[rompita ligilo]: Augsburg, 1516 [by] Johann Turmair (Johannes Aventinus). Tradukita kaj eldonita de T. Herman Keahey
- Annales Schyrenses (1517 eldonita, Chronik des Klosters Scheyern)
- Rudimenta gramaticae… Encyclopedia orbisque doctrinarum in calce…. Ingolstadt: Erhard Sampach 1517
- Rudimenta grammaticae, 1517
- Aristotelis Stragyrite Dialectica: cũ qui[que] vocibus Porphyrii Phenicis: Argyropilo traductore: a Joanne Eckio Theologo facili explanatione declarata: adnotationibus compendiarijs illustrata: ac scholastico exercitio explicata: ..., 1517, Aristoteles, Porphyrius, Johannes Aventinus, Heinrich Bebel, Johannes Eck, Augustinus Marius, Ludwig Restio, Joachim Vadianus
- Imperatoris Henrici IV ... vita: Acc. sodalitatis literariae Boiorum carmina, 1518
- Altöttinger Chronik (1519)
- Baierische Chronik, deutsche Version der Annales (verkita inter 1526 kaj 1533, eldonita 1556),
- Ursachen des Türkenkrieges (1526)
- Annalium Boiorum libri VII. - Ingolstadii, Alexander et Samuel Weissenhorn 1554
- Türckische Historien, von der Türcken Ankunfft, 1563
- Chronicon sive Annales Schirenses, 1600
- Annales Boiorum, 1615
- Chronika des Hauß Bayern ..., 1622
- Annalium Boiorum libri VII, 1627
- Antiquitatum Danicarum sermones XVI, 1642, Johannes Aventinus, Erik Olufsen Torm, Johannes Lyskander
- Johannes Turmair's genannt Aventinus sämmtliche Werke / auf Veranlassung Seiner Majestät des Königs von Bayern herausgegeben von der K. Akademie der Wissenschaften. Munkeno: Christian Kaiser 1881-1908 (Gesamtausgabe, 6 volumoj.) Diĝita versio
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Johannes Turmair's genannt Aventinus sämmtliche werke: Bd. Kleinere historische und philologische Schriften, 1881, Johannes Aventinus, Karl Halm, Sigmund Riezler, Matthias Lexer, Georg Leidinger
- Bayerische Landesbibliothek Online
- Wikisource
- Commons
- Aventinum.info
- Sacred History: Uses of the Christian Past in the Renaissance World, Katherine Van Liere, Simon Ditchfield, Howard Louthan
- Forgery, Replica, Fiction: Temporalities of German Renaissance Art, Christopher S. Wood
- Contemporaries of Erasmus: A Biographical Register of the ..., Volumes 1-3, Peter G. Bietenholz, Thomas Brian Deutscher
- Forgery, Replica, Fiction: Temporalities of German Renaissance Art, Christopher S. Wood
- Art and Politics in Early Modern Germany: Jörg Breu the Elder and the ..., Pia F. Cuneo
- The Munich Kunstkammer: Art, Nature, and the Representation of Knowledge in ..., Katharina Pilaski Kaliardos
- A House Divided: Wittelsbach Confessional Court Cultures in the Holy Roman ..., Andrew L. Thomas
- Gypsy Law: Romani Legal Traditions and Culture, Walter O. Weyrauch
- Humanistica Lovaniensia, Gilbert Tournoy
- Orthodoxies and Heterodoxies in Early Modern German Culture: Order and ...[rompita ligilo], Randolph Conrad Head, Daniel Eric Christensen
- Renaissance Characters, Eugenio Garin
- Deutsche Landesgeschichtsschreibung im Zeichen des Humanismus, Franz Brendle
- The Harleian Miscellany, Or A Collection of Scarce, Curious, and ..., Volume 4
- Trithemius and Magical Theology: A Chapter in the Controversy over Occult ..., Noel L. Brann
- History of Cartography, Leo Bagrow
- Personensuche
- 1911 Encyclopædia Britannica
- NNDB
- 1911 Encyclopædia Britannica
- Dictionnaire historique et critique de Pierre Bayle, Volume 2, Pierre Bayle, Adrien Jean Quentin Beuchot
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bayerische Chronik verzeichnet Geschichten Befehl Pfalzgrafen Bayern, 1519, Johannes Aventinus
- ↑ Chalmer's Biography