Jerzy Buzek
Aspekto
Jerzy Karol BUZEK (naskiĝis la 3-an de julio 1940 en Smilovice/Smilowitz, Teŝina Silezio tiam okupita de Nazia Germanio) estas pola politikisto, profesoro pri teknikaj sciencoj, dum la jaroj 1997-2001 deputito de la pola parlamento kaj ĉefministro de Pollando. De la 2004 membro de la Eŭropa Parlamento, de 2009 ĝis 2012 ankaŭ ĝia prezidanto.
Li membras en la frakcio de la Eŭropa Popola Partio, kiu estas la plej granda en la Eŭropa Parlamento.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Jerzy Buzek – persona retpaĝo angle, france, pole
- Oficiala retpaĝo de la Prezidanto de la Eŭropa Parlamento angle, france, germane, pole
- Profilo de la eŭropparlamentano ĉe la retpaĝo de la EP Arkivigite je 2010-08-19 per la retarkivo Wayback Machine (ĉiuj oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio)
Antaŭe: | Prezidanto de la Eŭropa Parlamento | Poste: | |
---|---|---|---|
Hans-Gert Pöttering | 2009–2012 | Martin Schulz |