Jakovlev Jak-12
Jakovlev Jak-12 (NATO raportnomo: Creek) estis sovetia plurcela aviadilo, evoluigita ekde 1944 por anstataŭigi la aviadilon Po-2 de Nikolaj Polikarpov. Ĝi servis en diversaj taskoj de la medicina helpo ĝis la agrikultura laboro. Ĝi estis produktita ankaŭ en Pollando laŭ licenco.
Evoluigo
[redakti | redakti fonton]Aleksander Jakovlev direktis sin en la konstruado post Jak-10, dusideja konekta aviadilo. La plej gravaj ŝanĝiĝoj kompare al la antaŭulo estis nova porta surfaco kun ŝanĝiĝinta profila diko, trakonstruita gvidilo kaj grandsurface vitrizita kabino. Jak-12 havis krom tiuj ankoraŭ unu mizersidejon same multfunkcian alteriĝan ekipaĵon, kiun oni povis tramunti al skia aŭ hidroplana versio. La motoro estis aer-malvarmigita M-11FR piŝta motoro kun stelforme aranĝitaj cilindroj.
La unuaj provflugoj okazis en 1946/47 kaj ekde 1949 la seria produktado ĝis 1960. Komence de la 1950-aj jaroj, Jak-12 ricevis povumkapablan motoron Ivĉenko AI-14R, tiu tipo estis uzata ĝis fino de la produktado.
Versioj
[redakti | redakti fonton]- Jak-12
milita uzo
- Jak-12G
hidroplana versio
- Jak-12SĤ
agrikultura versio
- Jak-12S
sanitara versio
- Jak-12R
produktata ekde 1951/52, pli granda porta surfaco
- Jak-12M kvarsideja versio de Jak-12R, tute el metalo, produktita ekde 1955
- Jak-12A civila versio
- Jak-12P
Teknikaj datenoj
[redakti | redakti fonton]Mezuro | Jak-12M | Jak-12A | |
---|---|---|---|
Enverguro | 12,60 m | ||
Longo | 9,00 m | ||
Alto | 3,10 m | 2,44 m | |
Flugila surfaco | 23,90 m² | 22,66 m² | |
Starta maso | 1.435 kg | 1.588 kg | |
Motoro | unu Ivĉenko AI-14R | ||
Starta povumo | 190 kW | ||
Maksimuma rapido | 220 km/h | 230 km/h | |
Altiĝa maksimumo | 4.600 m | 4.550 m | |
Atingopovo | 760 km | 1.070 km |