Jakob Micyllus
Jacobus Micyllus Argentoratensis (1503-1558) | ||
---|---|---|
Germana humanisto kaj filologo.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-a de aprilo 1503 en Strasburgo, Alzaco, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 28-a de januaro 1558 en Hajdelbergo, Sankta Romia Imperio | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Wittenberg Universitato de Hajdelbergo Universitato de Erfurto | |
Profesio | ||
Okupo | pedagogo poeto universitata instruisto vd | |
Aktiva en | Frankfurto ĉe Majno • Heidelberg vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jakob MICYLLUS Argentoratensis ("argentoratensis" latine signifas "la strasburgano"), naskonome Jakob Moltzer (n. la 6-an de aprilo 1503 en Strasburgo, Alzaco, Sankta Romia Imperio, m. la 28-a de januaro 1558 en Hajdelbergo, Sankta Romia Imperio) estis humanisto, filologo, helenisto kaj latinisto, kiu instruis en la Latina Lernejo de Frankfurto ĉe Majno kaj estis profesoro en la Universitato de Hajdelbergo. Estis eldonistoj de sennombraj verkoj pri la klasikuloj krom renoma pedagogo kaj poeto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Post la unuaj studoj en sia naskiĝurbo, li enmatrikuliĝas en 1518 en la Universitato de Erfurto kie li estis lernanto de la humanisto Helius Eobanus Hessus (1488-1540). En Erfurt li adoptas la pseŭdonimon "Micyllus", kiam li rolis karakteron en la dialogo de Lukiano de Samozato titolita "La koko", iu ŝuisto, kiun li interpretas sursceneje plej konvinke. Li estis amiko dumviva de Joachim Camerarius, la Maljuna (1500-1574), kiu akompanis lin al Wittenberg, urbo de Marteno Lutero, kie Philipp Melanchthon (1497-1560) ankaŭ instruas. Laŭ rekomendo de ĉi-lasta al la urba konsilisto de Frankfurto ĉe Majno, Hamman von Holzhausen (1467-1536), kies filo Justinian von Holzhausen (1502-1553), ankaŭ studas en Wittenberg, lin invitas en 1524, aĝante nur dudekunu jarojn, por estri la Latinan Lernejon, privatan institucion ĵus fondita en Frankfurto.
Tamen, la urbo estis ruinigita dum la sekvantaj jaroj pro la religiaj skismoj inter la protestantaj frakcioj - ĉefe inter la sekvantoj de Marteno Lutero kaj Ulriko Zvinglo (1484-1531), ĉar la restanta parto de la urbo estis katolika. En 1526 li devis alfronti du predikistojn de la reformo en Frankfurto: Dionysius Melander (1486-1561) kaj Johann Bernhard (1500-1551). Kiel humanisto li tute ne deziris enmiksiĝi en la teologiaj kvereloj. Ŝajne pro sia luterana inklino, (Micyllus komponas, komence de 1532, poemon kontraŭ Zvinglo, ĵus mortinta) li devis forlasi Frankfurton, ĉar li, kun iom da klopodo, enoficiĝis, en la 18-a de januaro 1533, kiel profesoro pri la greka en la Universitato de Hajdelbergo, kies institucio ankaŭ agitiĝis per la samaj konfliktoj. En la 23-a de aprilo 1533, la katolika meso estis provizore interrompita, en Frankfurto, kaj, en 1536, la urbo kuniĝis al la Ligo de Ŝmalkaldo, kiu reprezentis la luteranan tendaron. En 1537, Micyllus revenas, kaj reprenas la direktadon de la Latinan Lernejon, (kies jarsalajroj estis altigintaj el 60 al 150 florenoj), kiu fariĝis publika institucio, kaj en 1542 instaliĝis en franciskana monaĥejo sekulariĝinta.
En 1547, Micyllus estis ree varbita de la Universitato de Hajdelbergo kiel profesoro pri la greka. En 1548, li estas nomumita dekano de la Fakultato pri Artoj, kaj en 1549, ano de la komisio por reformado de la biblioteko. En 1550, liaj kolegoj lin rekompencas pro iu movado je transformado de la fakultato en Fakultaton pri Filozofio. En 1556, li fariĝas rektoro de la universitato, kaj la princo-elektisto Oto-Henriko de la Palatinato (1502-1559) lin komisias je la reformiĝo de la statutoj. Lia projekto estas aprobita de Melanktono, sed post mallongatempe li mortis. Lia filo kaj juristo Julius Micyllus (1530-1600) publikigis en 1564 la latinajn poemojn de la patro sub la titolo "Argentoratensis Sylvarum..."
Li estis edziĝinta al la filino de la urbestro de Seligenstadt, apud Frankfurto ĉe Majno, kiu mortis en la 15-a de aŭgusto 1548, kaj ili havis du infanojn: unu fariĝis tajloro en Heidelberg kaj la alia (Julius Micyllus) estis kanceliero de la princo-elektisto de la Palatinato.
Selektita publikaĵaro
[redakti | redakti fonton]- Ratio examinandorum versuum, Christian Egenolff, 1522
- Hodoeporicon, Wittenberg, 1527
- Urbis Francofurdi gratulatio ad Caronum, Leipzig 1530
- Annotationes in Joh. Bocatii genealogiam Deorum, Bazelo 1532
- In Psalmos aliquot Davidicos, enarrationes piae ac doctae: Quibus additi sunt Psalmi carminibus redditi ab eodem autore et alijs quibusdam bonis ac doctis viris ..., 1535, Philippus Melanchton, Herman von Neuenar, Hel. Eobanus Hessus, Jacobus Micyllus, Braubach, Peter (Frankfort am Main)
- Carmen elegiacum de ruina arcis Heidelbergensis, quae facta est 1537
- Varia epigrammata graco & latina & alia carmina graca, Bazelo 1538
- De re metrica, libri tres, Jacobi Micylli Argentoratis. Cum præfatione Phil. Mel, 1539
- Commentataria in Homerum, Bazelo 1541
- "Opus utrumque Homeri Iliadis et Odysseæ diligenti opera Jacobi Micylli et Joachimi Camerarii recognitum", Bazelo, 1541
- Luciani Samosatensis Opera quae quidem extant, 1543
- C. Iulii Hygini Augusti liberti Fabularum liber, ad omnium poetarum ..., 1549, Caius Iulius Hyginus, Jacobus Micyllus, Palaephatus, Fabius Planciades Fulgentius, Lucius Annaeus Cornutus, Albricus (philosophus), Aratus, Proclus, Johann Herwagen
- Arithmetica logistica, 1553
- Sylva variorum carminum, 5 libroj, 1556
- Euripidis vita, Bazelo 1558
- Praecepta vitae honestae et laudatae, breviter et commode pronunciata à septem praestantiß. Viris, qui cum uno tempore in Graecia uiuerent, et habiti et uocati fuêre sapientes, Opera Leonharti Lycij Latine uersa & breuiter explicata. His Adiunctus est libellus Dionis Prusaënsis valdè utilis & bonus, de non temere credendo,a Joachimo Camerario uersus et explicatus. ...., 1562, Dion Chrysostome, André Alciat, Sigismundus Gelenius, Jacobus Micyllus, Claude Monsel, Philippus Melanchthon
- Annotationes in Euripidem, Bazelo 1562
- Chronica der Kriegßhändel, des Allergroßmechtigsten, vnüberwindlichsten, Hochlöblichsten Rhömischen Teutschen Keysers vnd Fürsten, ..., 1566
- Scholta ad Marialis obscuriores aliquot locos, 1567, Pub Ovidius Naso, Jacob Micyllus
- De Tristibus, 1594, Publius Ovidius Naso, Gregor Bersman, Jacobus Micyllus
- Opera Latina, Cum Versione Germanica, Jacobi Micylli, Volume 1, 1612, Cornelius Tacitus, Jacob Micyllus
- Auctores mythographi Latini : Cajus Julius Hyginus, Fab. Planciad ..., 1742, Gajus Julius Hyginus, Albricus (philosophus), Augustinus Van Staveren, Fabius Planciades Fulgentius, Placidus Lactantius, Jacobus Micyllus, Thomas Munckerus, Jo Scheffer, Thomas Wopkensius
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Universitato de Mannheim Arkivigite je 2007-12-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Latin, Jürgen Leonhardt
- Modern Poets, Lilio Gregorio Giraldi
- Schmerz in der Literatur des Mittelalters und der Frühen Neuzeit[rompita ligilo], Hans-Jochen Schiewer,Stefan Seeber,Markus Stock
- El diálogo renacentista en la Península Ibérica, Roger Friedlein
- Personensuche
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Melchior Adam Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Bibliothèque Nationale de France
- Jacob Micyllus, Rector zu Frankfurt und Professor zu Heidelberg von 1524 bis ..., 1859, Johannes Classen
- Reading the Ovidian Heroine: "Metamorphoses" Commentaries 1100-1618, Kathryn L. McKinley
- Johannes Sinapius (1505-1560): Hellenist and Physician in Germany and Italy, John L. Flood
- Camden House History of German Literature, Camden House Publishing
- The Invention of the Sonnet and Other Studies in Italian Literature, Ernest Hatch Wilkins
- The Complete Writings of an Italian Heretic, Olympia Morata
- Classical Influences on European Culture, A.D. 1500-1700 ..., Volume 2, R. R. Bolgar
- The Cambridge History of Literary Criticism: Volume 3, The Renaissance, George Alexander Kennedy, Glyn P. Norton
- Die Erfindung des Menschen: die Autobiographik des frühneuzeitlichen ..., Karl A. E. Enenkel
- Melanchthon: The Quiet Reformer, Clyde L. Manschreck
- Theologian of Sin and Grace: The Process of Radicalization in the Theology ..., Luka Ilic
- WorldCat Identities
- Jacobus Micyllus Argentoratensis: philologus et poeta, Heidelbergae et ..., Johann Friedrich Hautz
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Viroj
- Naskiĝintoj en 1503
- Naskiĝintoj la 6-an de aprilo
- Mortintoj en 1558
- Mortintoj la 28-an de januaro
- Germanaj verkistoj de la 16-a jarcento
- Homoj de Strasburgo
- Latinlingvaj verkistoj
- Germanaj renesancaj humanistoj
- Germanaj filologoj
- Germanaj poetoj
- Germanaj helenistoj
- Germanaj humanistoj
- Germanaj latinistoj
- Universitato de Erfurto
- Universitato de Wittenberg
- Universitato de Hajdelbergo