Bulgaraj Rakontoj, tradukis Atanas D. Atanasov. 1-a eldono Berlin 1909, 2-a eldono Dresden 1920, 3-a eldono Berlin 1923. 47 paĝoj. (Esperanta Biblioteko Internacia 13.) Enhavas: En Pirin. Tra la montkurbaĵoj. Obstinulo. Perdita vespero. La bruligitaj garboj.
Novaj Bulgaraj Rakontoj, tradukis Georgi Atanasov. Sofio 1928. 62 paĝoj.
Vagabondoj : novelo kaj kvar rakontoj, tradukis Ivan Kovačev. Sofio 1949. 111 paĝoj. Enhavas: Unu bulgarino. Ĉu li venas? La pura vojo. Tra la kurbvojoj.
„ La altan preferon de Esperanto, ke per ĝi verkoj de malgrandnaciaj poetoj estas facile konigeblaj al internacia legantaro, ni povas ĝui per ĉi tiu vere leginda broŝureto. La poeziaj noveletoj instruas nin en mallongaj sed plastikaj skizoj pri moroj kaj pensmaniero de la bulgara landpopolo kaj amuzas per humoraj scenoj. La esp. stilo, ne konsiderante nur malmultajn plibonigeblojn. estas perfekta kaj flua. Ĉiu legu ĉi tiun valoran libreton! ”
„ La biblioteko intencas prezenti al la bulgara kaj tutmonda esperantistaro la plej belajn verkojn de la bulgara literaturo, en Esperanto tradukotaj de bonaj kaj konataj bulgaraj esperantistoj. Sub preso estas la dua numero „Versaĵoj“ de l'granda bulgara poeto kaj revoluciisto Hr. Botjov, tradukitaj de Ivan Dobrev. Kun ĝojo ni rekomendas la novan bibliotekon. ”
„ La eminenta kaj populara bulgara poeto Vazov estas ankaü en nia Esp.-literaturo bone konata. Ankaŭ la sep noveleloj, aperintaj en ĉi tiu kajereto, estas belaj fruktoj de lia rakontisla talento. Kvankam la tradukinto ne atingis la plej altan nivelon de tradukarto por esperantistaj verkoj, tamen la libreto estas sufiĉe flue legebla. Ĝenas nur ofte la tro abundaj
„ad“ kaj multfoje superfluaj participoj, kiuj pezigas la stilon. La presaĵo estas bedaŭre tre
primitiva. Malgraŭ tio estas la verko tre rekomendinda legajo. ”
— Sós. Aŭstria Esperantisto n. 47 (okt 1928)
Pri Avo Joco Rigardas
„ Kortuŝa kaj ĝenerale bone tradukita rakonto pri la amo de blindulo al sia patrolando Bulgarujo, kies progreson li
senvide "rigardas” kaj priĝojas. ”