István Hernek
István Hernek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1935 en Törökszentmiklós |
Morto | 25-an de septembro 2014 (79-jaraĝa) en St. Ignace |
Lingvoj | hungara • angla |
Loĝloko | Lawtons |
Ŝtataneco | Hungario Usono |
Familio | |
Edz(in)o | Mary Ann DuChai (en) |
Okupo | |
Okupo | kanuisto hydraulic engineer (en) sporta trejnisto |
István Hernek [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hernek István estis hungara kanuisto, olimpiano, inĝeniero, hotelestro. Lia edzino estis it:Mary Ann DuChai.
István Hernek[1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1935 en Törökszentmiklós, li mortis la 25-an de septembro 2014 en St. Ignace (Miĉigano) (Usono).
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Hernek akiris diplomon kaj li estis inĝeniero en la ekstersporta vivo en Hungario ĝis la hungara revolucio de 1956, poste li disidis al Usono. Komence li estis same inĝeniero pri hidraŭliko en Bufalo. Li edziĝis kaj la geedza paro gvidis motelon en Miĉigano 5 jardekojn. Li mortis tragike dum riparo de la tegmento (li terenfalis). Li ricevis solan hungaran ŝtatan premion en 1955.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]István Hernek apartenis al la hungara nacia teamo inter 1954-1956. En la 1950-aj jaroj li havis kanuajn sukcesojn en signifa sportklubo en Budapeŝto. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun arĝenta medalo individue en distanco 1000 m, krome en mondĉampionumo li estis la dua kaj tria en 1954.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografieto kun foto Arkivigite je 2023-01-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- anglalingva biografio
- datenoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM139564 hungarlingva datenaro de muzeo