Isokyrö
Aspekto
Isokyrö · Storkyro | |
---|---|
Blazono | Situo |
komunumo | |
www.isokyro.fi | |
Gubernio | Okcidenta Finnlando |
Provinco | Ostrobotnio |
Fondita | 1785 |
Areo | 357,63 km² |
Loĝantaro | 4 357 (2023) |
Finnlingvaj | 99,6% |
Svedlingvaj | 0,2% |
Isokyrö (jen finne, esperanta prononco proksimume Isokiro, svede Storkyro) estas kampara komunumo en Finnlando. Ĝi situas en provinco Ostrobotnio, sed estas plene finnlingva, malsame kiel plejparto el la komunumoj en tiu provinco. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 4 357 loĝantoj sur areo de 354,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 loĝantoj/km². Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. La nomo de la komunumo signifas Granda Kyrö (Kyrö estas rivero kiu fluas tra la komunumo). Ekzistis ankaŭ komunumo Vähäkyrö (Eta Kyrö).