La Internacia flughaveno Pulkovo (ruseМеждународный аэропорт Пулково) (IATA-kodo:LED, ICAO-kodo:ULLI) estas internacia flughaveno kun federacia statuso, situanta 15 km de la centro de Sankt-Peterburgo en la distrikto Moskovskij. Ĝi estas la nura flughaveno en Sankt-Peterburgo servanta regulajn flugojn. Pulkovo estas unu el la plej okupataj flughavenoj en Rusio. Ekde 2010, la flughavenposedaĵo estas administrata fare de Northern Capital Gateway LLC tra publika-privata partnereco.