Internacia Olimpika Komitato
Aspekto
La Internacia Olimpika Komitato, mallongigita IOK (france Comité international olympique, mallongigita CIO) estas organizaĵo kreita de Pierre de Coubertin la 23-an de junio 1894. Ĝia celo estis la revivigo de la Antikvaj Olimpikaj Ludoj organizitaj en Grekio, kaj la organizado de tiu ĉi sporta renkontiĝo ĉiun kvaran jaron. La IOK ricevas siajn financajn rimedojn pere de anoncoj kaj vendado de Olimpikaj memoraĵoj, kaj ankaŭ pere de vendado de la televidaj kaj gazetaraj rajtoj. Ĝia ĉefa sidejo troviĝas en Laŭzano, ĉefurbo de la Kantono Vaŭdo en Svislando.
Prezidantoj
[redakti | redakti fonton]Ekde 1894, la IOK havis naŭ prezidantojn:
Nomo | Lando | Prezida periodo |
---|---|---|
Demetrius Vikelas | Grekio | 1894-1896 |
Pierre de Coubertin | Francio | 1896-1925 |
Henri de Baillet-Latour | Belgio | 1925-1942 |
Sigfrid Edström | Svedio | 1946-1952 |
Avery Brundage | Usono | 1952-1972 |
Lord Killanin | Irlando | 1972-1980 |
Juan Antonio Samaranch | Hispanio | 1980-2001 |
Jacques Rogge | Belgio | 2001-2013 |
Thomas Bach | Germanio | 2013- |