Saltu al enhavo

Internacia Federacio de Arkpafado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Federacio de Arkpafado
World Archery Federation
WA
internacia sporta federacio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1931
Geografia situo CH1903: 536355 / 151892 (mapo)46.51536.60931Koordinatoj: 46° 30′ 55″ N, 6° 36′ 34″ O; CH1903: 536355 / 151892 (mapo)
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Laŭzano   Svislando
World Archery Federation WA (Kantono Vaŭdo)
World Archery Federation
WA (Kantono Vaŭdo)
DEC
Lokigo de Kantono Vaŭdo en Svislando
Map
Internacia Federacio de Arkpafado
Tipo sporto (arkpafado)
Estr(ar)o Turkio Uğur Erdener
Retejo http://www.worldarchery.org/
Twitter @worldarchery
vdr

La Internacia Federacio de Arkpafado (angle World Archery Federation, mallongigata kiel WA) estas la internacia rega instanco pri arkpafado. La asocio fondiĝis en 1931. Ĝia sidejo troviĝas en Laŭzano, Svislando.[1]

Moderna konkurenca arkpafado estas arkpafado al celo por montri akuratecon el distanco aŭ distancoj. Tiu estas la plej populara formo de konkurenca pafarkado tutmonde kaj ĝi estas nomata ankaŭ celarkado. Formo partikulare populara en Eŭropo kaj Ameriko estas kamparkado, nome pafarkado al celoj ĝenerale seriigitaj je variaj distancoj en ligna celaro. Notu ke la regularo varias el organizaĵo al organizaĵo. La reguloj de Internacia Federacio de Arkpafado estas ofte konsiderataj normigaj, sed grandaj ne-IFA-aliĝintaj arkorganizaĵoj ekzistas kun diferencaj reguloj.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. World Archery Federation (angle). The International Olympic Comittee. Alirita 9-a de marto 2014.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]