Huberto (nomo)
Aspekto
Tiu ĉi artikolo temas pri la persona nomo. Por la sanktulo bonvolu rigardi Huberto de Lieĝo |
Huberto estas germandevena virnomo.
La unua parto de la nomo, origine : hug- (vidu ankaŭ: Hugo), signifas proksimume: pensanta spirito, menso, memoro. Komparu en la nederlanda: geheugen = memoro; heuglijk= gaja (kion oni ŝatas memori).
La dua parto de la nomo, origine: -berht, -brecht, (vidu ankaŭ: Alberto, Roberto) signifas proksimume: brila (en rekta kaj figura senco). Komparu en la angla: bright = brila.
La tuta nomo signifas do: brila per sia menso. La nomo estis latinigita al Hubertus.
Fama nomportanto estis Sankta Huberto de Lieĝo.