Saltu al enhavo

Hornillos del Camino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hornillos del Camino
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 54  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 3° 56′ U (mapo)42.338055555556-3.9252777777778Koordinatoj: 42° 20′ N, 3° 56′ U (mapo) [+]
Alto 825 m [+]
Areo 14,078 km² ( 140 7.8 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hornillos del Camino (Provinco Burgoso)
Hornillos del Camino (Provinco Burgoso)
DEC
Situo de Hornillos del Camino
Hornillos del Camino (Hispanio)
Hornillos del Camino (Hispanio)
DEC
Situo de Hornillos del Camino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hornillos del Camino [+]
vdr

Hornillos del Camino [orNIljos delkaMIno] estas loĝloko kaj municipo en la centrokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Hornillos del Camino estas etimologie komprenebla kiel Fornetoj de la Vojo, alude al la Jakoba Vojo. En 2005 la loko estis aligita kiel asocvia elemento al la nordo de la Jakoba Vojo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 14,078 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 56 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 30 loĝantojn ankoraŭ el 1991.

Ĝi distas 27 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Pisuerga apud Palacios fronte de la vilaĝo Lantadilla kiu apartenas al Palencio.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La plej frua mencio de la loĝloko aperis en dokumentoj de la 9-a jarcento, rilate al defenda linio de fortikaj turoj de tiu pra-Kastilio. Tiam la loknomo estis literumita Forniellos, kun la signifo de fornetoj, en kiuj oni bakis tegolojn.

Rilate al la Jakoba Vojo oni kreis tri hospitalojn: tiu de Sankta Lazaro por lepruloj kaj pilgrimantoj; tiu de la Sankta Spirito por pilgrimantoj; kaj alia plia. Ĉiuj el ili malaperis.

En 1936 aperis tomnoj de visigotoj, en kiuj oni trovis ceramikaĵojn kaj aliajn valorajns metalaĵojn.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Romano.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]