Historiaj provincoj de Svedio
Landskap estas la sveda vorto por historia provinco de Svedio kaj la hodiaŭa Finnlando; la vorto mem signifas "pejzaĝo". La historiaj provincoj estis la administra divida unuo de la sveda reĝlando, ĝis Axel Oxenstierna dum la jaro 1634 reformis la administran dividon: la limoj de la tiam kreitaj modernaj provincoj (län) ne identas kun la historiaj.
Kvankam la historiaj provincoj jam ekde la 17-a jarcento ne plu havas politikan signifon, ili tamen daŭre havas grandan signifon en la ĉiutaga lingvouzo de la civitanoj de Svedio. Multaj svedoj ankoraŭ hodiaŭ tre identigas sin kun sia provinco.
La historiaj provincoj estas grupigitaj en tri, ĝis la jaro 1809 kvar landopartoj (svede landsdelar) aŭ ĉefregionoj:
La historiaj provincoj de Svedio
[redakti | redakti fonton]- Blekinge – Blekingo
- Bohuslän – Bohuslando
- Dalsland – Dalio
- Gotland – Gotlando
- Halland – Halando
- Skanio – Skanio
- Småland – Smolando
- Västergötland – Vestrogotio
- Öland – Elando aŭ Oelando
- Östergötland – Ostrogotio
- Dalarna – Dalekarlio
- Närke – Neriko
- Södermanland – Sudermanio
- Uppland – Uplando
- Värmland (Götaland ĝis 1815) – Vermlando
- Västmanland – Vestmanio
- Ångermanland – Angermanio
- Gästrikland – Gestricio
- Hälsingland – Helsinglando
- Härjedalen – Herjedalio
- Jämtland – Jemtlando
- Lappland – Laplando aŭ Laponio
- Medelpad – Medelpado
- Västerbotten – Okcidenta Botnio
- Norrbotten – Norda Botnio
(Finnlando)
[redakti | redakti fonton]Ĝis la jaro 1809 la hodiaŭa Finnlando apartenis al Svedio kaj same estis disdividita laŭ landskap-oj. Ili estis:
Österland (Orienta Lando)
- Egentliga Finland (finne Varsinais-Suomi)
- Nyland (finne Uusimaa)
- Satakunda (finne Satakunta)
- Tavastland (finne Häme)
- Savolax (finne Savo)
- Karelio (svede Karelen, finne Karjala) inter 1721 kaj 1811 apartenis al la Rusia Imperio, kaj la orienta duono post konkero de la sovetunia ruĝa armeo ekde la jaro 1940 denove estas parto de Rusio.
- Ingrio (svede Ingermanland, finne Inkeri, ruse Ижора [Iĵóra]) parto de Rusio ekde 1721.
Svealand – ĝis la jaro 1809
Norrland – ĝis la jaro 1809
- Laponio (finne Lappi) administre ĝis la jaro 1809 apartenis al Norrland.
- Österbotten (finne Pohjanmaa) same administre ĝis la jaro 1809 apartenis al Norrland.
|