Herbert Franke
Aspekto
Herbert Franke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de septembro 1914 en Kolonjo |
Morto | 10-an de junio 2011 (96-jaraĝa) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Bonna universitato Universitato de Kolonjo Humboldt-Universitato en Berlino |
Okupo | |
Okupo | historiisto ĉinologo |
Herbert FRANKE (27a de Septembro 1914 – 10a de Junio 2011)[1] estis germana historiisto pri Ĉinio. Li estis aparte konata pro siaj verkoj pri la historio de Jurĉen (Jin) kaj Mongola (Yuan) imperioj en Ĉinio.
Post la fino de la Dua Mondmilito, Herbert Franke, kun Wolfgang Bauer, ludis gravan rolon en la establado de Ĉinologia Sekcio en la Universitato de Munkeno. Poste, li sukcedis Erich Haenisch kiel estro de la Ĉinologia Departemento en tiu universitato.[2]
Li estas unu el la aŭtoroj de la volumo 6a de The Cambridge History of China kiu temas pri la historio de Ĉinio dum la Ĥitana, Jurĉena kaj Mongola reĝimoj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Obituary notice Arkivita en 2012-05-27 en archive.today en Süddeutsche Zeitung
- ↑ Hsiao-yun Kleber-Chan, Sinology in Germany[rompita ligilo] Arkivita en 2011-07-20 en la Wayback Machine en 1998-11-11