Hallgrímur Pétursson
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Hallgrímur.
Hallgrímur Pétursson | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Hallgrímur Pétursson | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1614 en Gröf | |
Morto | 27-an de oktobro 1674 (60-jaraĝa) en Islando | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Lepro vd | |
Tombo | Hvalfjarðarsveit (en) vd | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | islanda vd | |
Ŝtataneco | Islando vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Guðríður Símonardóttir (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | pastro poeto verkisto vd | |
Aktiva en | Islando vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hallgrímur Pétursson (1614-1674), estis islanda pastro kaj himnoverkisto. Unue li estis pastro en Hvalsnes en Suðurnes (Reykjanes) kaj tie estis tre malriĉa. Poste li estis pastro en Saurbær en Hvalfjarðarströnd kaj tie li estis sufiĉe bonhava. Siajn lastajn jarojn li suferis de lepro. Li verkis kaj psalmojn kaj nereligiajn poemojn sed la plej fama el liaj verkoj estas La Pasionaj himnoj (Passíusálmarnir) kiuj temas pri la suferado kaj morto de Kristo. Ili estas unue eldonitaj en la jaro 1666 kaj de tiam represitaj ĉirkaŭ 90 fojon. La himnoj ankaŭ estas tradukitaj en multajn lingvojn.
La plej granda preĝejo de Islando, Hallgrímskirkja en Rejkjaviko estis nomita laŭ li.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]Jesu, vi estas reĝ' en ver'... (Víst ertu Jesú, kóngur klár) en ADORU - Ekumena Diserva Libro (numero 417) en traduko de Stefán Jónsson.