Griza tinamo
Griza tinamo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Tinamus tao (Temminck, 1815) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Griza tinamo (Tinamus tao) estas tipo de surgrunda birdo indiĝena de Sudameriko. Oni agnoskis kvar subspeciojn.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Ĉiu tinamoj estas parto de la familio Tinamedoj, kaj je pli granda etendo estas ankaŭ membroj de la Strutoformaj, sed kelkaj fakuloj konsideras propran ordon nome Tinamoformaj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, el kiuj Tinamoj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj.[1]
La Griza tinamo havas kelkajn subspeciojn:
- Tinamus tao larensis loĝanta en montararbaroj de centra Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo[2]
- Tinamus tao kleei loĝanta en sud-centra Kolombio, orienta Ekvadoro, orienta Peruo, orienta Bolivio, kaj okcidenta Brazilo[2]
- Tinamus tao septentrionalis loĝanta en nordorienta Venezuelo kaj nordokcidenta Gujano[2]
- Tinamus tao tao loĝanta en nord-centra Brazilo, malproksima orienta Peruo, kaj malproksima nordokcidenta Bolivio[2]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Kun totala longo de 46 cm, ĝi estas inter la plej grandaj tinamoj. Kiel sugestas ties nomo, ĝi estas ĉefe griza. La dorso kaj kapo havas nigran striecon, kaj ties pugo estas cinamokolora. Blankaj punktoj etendas laŭlonge de la kapo kaj laŭ la kolo.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Griza tinamo loĝas en norda kaj okcidenta Brazilo, orienta Ekvadoro, orienta Peruo, norda Bolivio, Kolombio oriente de Andoj, nordokcidenta kaj nordorienta Venezuelo, norda Bolivio kaj nordokcidenta Gujano[2][3].
En plej el ties teritorio ĝi estas esence limigita al humidaj arbaroj de malaltaj teroj, sed en nordaj kaj malproksimaj okcidentaj partoj de ties teritorio ĝi loĝas ĉefe en montararbaroj.[3] Tiu tinamo montris kapablon uzi arbarojn kiuj estis klarigitaj per lignoproduktado.[3] Kiel ĉe plej aliaj tinamoj, ties kanto estas komune aŭdata, sed ĝi estas timida kaj nur malofte vidata.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Kiel ĉe aliaj tinamoj, la masklo kovas la ovojn en la nesto kiu estas situanta en densa arbustaro surgrunde. Post kovado, la masklo ankaŭ zorgas la idojn dum mallonga periodo ĝis ili pretas per si mem. Ili manĝas fruktojn kaj semojn el grundo kaj arbustoj kiuj estas malaltaj super grundo.[1]
Konservado
[redakti | redakti fonton]Tiu specio estis antaŭe konsiderata de la IUCN kiel Malplej Zorgiga, kaj havas loĝan teritorion de 3,600,000 km².[3] En 2012 ĝi estis suprenlistita al statuso de vundebla.[4]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Clements, J (2007)
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 BirdLife International (2012). Tinamus tao. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16-a de julio 2012.
- ↑ Recently recategorised species. Birdlife International. Alirita 9a Junio 2012 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-28. Alirita 2013-09-23 .
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Tinamus tao". Project: The Taxonomicon. Konsultita Feb 04 2009.
- Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
- Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet[rompita ligilo]
|