Grandantila kviskalo
Grandantila kviskalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grandantila kviskalo, portorika subspecio
Q. n. brachypterus | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Quiscalus niger (Boddaert, 1783) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Proksimuma vivteritorio
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Grandantila kviskalo (Quiscalus niger) estas paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Kviskaloj, kiu enhavas ses vivantajn speciojn de tre brilaj nigraj birdoj.
Ĝi troviĝas tra la Grandaj Antiloj (kio nomigas la specion en la komuna nomo) kaj la Kajmanoj krom en pli malgrandaj, najbaraj insuloj.
Kiel ĉe ĉiuj membroj de Quiscalus, ĝi estas granda kaj gregema birdo. La 27 cm longa masklo estas brilnigra (nigra koloro nomigas la specion en la latina scienca nomo kie niger signifas precize "nigra") kun granda vosto; la 24 cm longa ino havas pli malgrandan voston kaj estas similkolora sed malpli brila ol la masklo. Ili loĝas multe en tre loĝataj areoj.
Ĝi havas varion de lokaj nomoj kiaj Klingoklingo aŭ variaĵoj de tiu nomo en Jamajko kaj Kajmanoj. Ĝi estas komune konata kiel Toti en Kubo, Ĉango en Porto-Riko aŭ Ĉinĉilín (onomatopea pro ties kanto) en la Dominika Respubliko.
Estas sep subspecioj, ĉiu limigita al unu insulo aŭ insularo. Ili diferenciĝas el la nomiga subspecio de Hispaniolo nome Quiscalus niger niger laŭ grando, bekogrando kaj kolornuanco.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2006) Species factsheet: Quiscalus niger Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine Elŝutita el http://www.birdlife.org on 22/11/2006.
- James Bond, Birds of the West Indies. (5a eldono). Houghton-Mifflin, 1993.
- Jaramillo kaj Burke, New World Blackbirds ISBN 0-7136-4333-1
|