Gonzalo Chacón
Aspekto
Gonzalo Chacón | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1429 en Madrido |
Morto | 1-an de januaro 1507 (78-jaraĝa) en Ocaña |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Infano | Juan Chacón (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto historiisto |
Gonzalo Chacón (1429 - 1507) estis hispana politikisto kaj historiisto. Dum regado de la reĝo Johano la 2-a de Kastilio, li estis sub la ordonoj de la favorato Álvaro de Luna, kaj dum la regado de Henriko la 4-a de Kastilio estis librotenisto de la princino Isabel, poste Isabel la Katolika. A. D. Deyermond atribuas al li la aŭtorecon de "Kroniko de don Alvaro de Luna" (1453) kiu estas atribuata de aliaj al Álvar García de Santa María.