Goma
Ne miskomprenu urbojn Goma kaj Boma!
Goma | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo limurbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 611 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 249 862 (2005) [+] | ||
Loĝdenso | 3 323 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 1° 41′ S, 29° 14′ O (mapo)-1.679444444444429.233611111111Koordinatoj: 1° 41′ S, 29° 14′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 75,2 km² (7 520 ha) [+] | ||
Horzono | Centr-Afrika Horzono [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Goma [+] | |||
Goma estas urbego en la orienta parto de Kongo Kinŝasa, Afriko. Ĝi estas ĉefurbo de la provinco Nord-Kivuo. Pro rifuĝintoj de internaj militoj la nombro de loĝantoj multe kreskis kaj atingis en 2007 500 000 kaj en 2012 ĉirkaŭ 1 000 000.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Goma situas en la orientafrika fosego inter la vulkano Nyiragongo norde kaj la bordoj de la lago Kivu sude.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la interna milito kaj popolmurdo en la najbara Ruando en 1994, Goma estis ĉefa celloko al rifuĝantoj. Inter ili estis ne nur viktimoj, sed ankaŭ agantoj de la genocido. Post kiam pli ol miliono da rifuĝintoj atingis la urbon ekestis ĥolero-epidemio, kiu mortigis milojn.
En la jaroj 1997 kaj 1998 kiam la interna milito en Kongo pligrandiĝis ĝis la faligo de prezidento Mobutu Sese Seko, ruandaj registaraj trupoj konkeris la urbon. Persekutante Hutuojn rifuĝintajn, ili mortigis ankaŭ centojn de ne koncernitaj homoj.
En la jaro 2002 la urbo estis grandparte detruita de lafofluoj el la ĉirkaŭ 14 km fora Nyiragongo. Multaj centraj konstruaĵoj kaj ankaŭ la flughaveno estis detruitaj. La tiam ĉirkaŭ 250.000 loĝantoj devis fuĝi la urbon. Mortis 147 kaj multaj rifuĝintoj perdis sian hejmon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Novaĵoj pri Goma en retgazetaro Nia Mondo
- Detala mapo de Goma Arkivigite je 2007-10-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo 1 de la lafofluo (urbocentro)
- Mapo 2 de la lafofluo (urbocentro)