Gitego
Aspekto
Gitego (Gitega) | |
urbo | |
Gitego, ĉefurbo de Burundo
| |
Oficiala nomo: Gitega | |
Lando | Burundo |
---|---|
Provinco | Gitega |
Supermara alteco | 1 504 m s. m. |
Koordinatoj | 03° 26′ 00″ S 29° 54′ 00″ O / 3.43333 °S, 29.90000 °O (mapo) |
Areo | 22 km² (2 200 ha) |
Loĝantaro | 135 467 |
Denseco | 5 454 loĝ./km² |
Fondo | 1912 |
- ĉefurbo ekde | 2019 |
Horzono | GMT (UTC+2) |
Situo enkadre de Burundo
| |
Situo enkadre de Afriko
| |
Vikimedia Komunejo: Gitega | |
Gitego (burunda: Gitega) estas la ĉefurbo de Burundo kaj de la provinco Gitega. Ĝi situas en la mezo de la lando, en la Burunda centra ebenaĵo, ĉirkaŭ 62 km al oriento de Buĵumburo (la plej granda urbo kaj la eksĉefurbo).
Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 135 467 loĝantoj.
Gitego estis la ĉefurbo de la Reĝlando de Burundo antaŭ ties abolicio en 1966. En decembro 2018, la prezidento Pierre Nkurunziza anoncis ke, respektante promeson kiun li faris en 2007, li redonos al la urbo ĝian antaŭan politikan statuson, kaj Buĵumburo restos la ĉefa komerca kaj ekonomia urbo. Voĉdono en la Parlamento de Burundo konfirmis la ŝanĝon en januaro 2019. La tri branĉoj de la registaro devas moviĝi dum la sekvantaj tri jaroj.