Narutowicz plenumis plurajn jarojn en svisa ekzilo, kie li akiris reputacion kiel profesoro kaj inĝeniero pri konstruo de akvobaraĵoj. Post la novestablo de sendependeco de Pollando, li estis ministro pri publika laboro (1920-1921) kaj ministro pri defendaj aferoj (1922). Je propono de Piłsudski - kun voĉdonoj de maldekstruloj kaj kamparana partio - li estis elektita al unua laŭkonstitucia prezidento, la 9-an decembro de 1922. Lia antaŭulo Józef Piłsudski havis la titolon de ŝtatestro. Narutowicz estis celtabulo de nacia kurĉaso (..li estas Prezidanto elektita de judoj) kaj murdis lin kelkajn tagojn post la elekto en varsovia artgalerio Zachęta artpentristo Eligiusz Niewiadomski.