Saltu al enhavo

Friniko (komediverkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Φρύνιχος
(κωμικός ποιητής)
(480 a. K. - 419 a. K.)
La Mutilado de Urano fare de Krono aŭ Dio Saturno (teatraĵo de Friniko).
La Mutilado de Urano fare de Krono aŭ Dio Saturno (teatraĵo de Friniko).
Persona informo
Naskiĝo 480 a. K.
en Ateno, Antikva Grekio
Morto 419 a. K.
en Sicilio, Granda Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Ateno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo komediverkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friniko (komediverkisto) estis greka poeto, komediverkisto kaj samtempulo de Aristofano. Lia unua komediaĵo estis prezentita en 429 a. K. Li komponis dek, el kiu "Ο ερημίτης" ("La izolulo") estis eksponita en la Festivalo de Dionizo en 414 a. K. kune kun "La Birdoj" de Aristofano kaj ricevis la trian premion. Lia teatraĵo "Μουσάι" ("La muzoj") ricevis la duan premion (la unua estis "Κλειτοφῶν" ("Kleofonto" aŭ "Kleitofono") de Platono) ĉe la Lenaja Festivalo en 405 a. K., Aristofano estante unua kun "Βάτραχοι" ("la Ranoj"), en kiu li akuzas Frinikon je utiligado de vulgaraj trukoj por provoki ridon, de plagiato, malbona versado, kaj de vulgara politiko. Friniko estis samtempulo de sia samnoma tragikomediisto Friniko (la tragikomediisto) kiu vivis inter 540 a. K. kaj 470 a. K.

Friniko estis klasita de la gramatikistoj inter la plej eminentaj poetoj de la Malnova Komedio kaj la eleganteco kaj vigleco de liaj pluekzistantaj fragmentoj subtenas ĉi tiun juĝon. Aristofano, efektive, atakas lin, kune kun aliaj komikaj poetoj, por la uzo de malalta kaj malnoviĝinta bufonado, sed la skolio en la teksto asertas ke ekzistis nenio de la speco en liaj pluekzistantaj teatraĵoj. Li ankaŭ estis akuzita je koruptado kaj de la lingvo kaj de la metriko, kaj je plagiato; la lasta el tiuj akuzoj estis alportita kontraŭ li fare de la komika poeto Hermipo (490 a. K. - 430 a. K.), en sia "Φορμόφοροι" ("La impostpagantoj").

Tiuj akuzoj estas verŝajne rigardataj prefere kiel indikoj de la alteco al kiu la rivaleco de la komikaj poetoj estis portita, ol kiel la deklaro de faktaj veroj. Ni trovas Eŭpolidon (469 a. K. - 411 a. K.) ankaŭ akuzita de Aristofano je plagiato de Friniko. Pri la temo de la metriko oni informas al ni, ke Friniko inventis la Ionian iu Minora Katalektika verso, kiu ricevis la nomon de li: pri alia metriko, la Trinicia, estas iom da dubo. Lia lingvo estas ĝenerale konciza kaj eleganta, sed li foje uzas vortojn kun stranga formado. La famkonata gramatikisto, Didimo de Aleksandrio, skribis komentaĵojn pri Friniko, unu el kiu, pri la "Κρόνος" ("Krono"), estas citita fare de Ateneo.[1]

  • Εφιάλτες ("Koŝmaroj")
  • Κόννος ("Konos")
  • Κρόνος ("Krono")
  • Κομάσται ("Festantoj")
  • Μονότροπος ("Monotonio")
  • Μουσάι ("La Muzoj")
  • Μυστάι ("La virinoj iniciatitaj")
  • Ποάστρια ("Virinoj kiuj sarkas la kampojn")
  • Σάτυροι ("Satiraĵoj")
  • Τραγόδοι ("Tragikaj aktoroj"), aŭ Liberigitoj ("Liberigitaj sklavoj")

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Thomas Rowlandson (1757-1827) angla pentristo kaj karikaturisto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]