Frederiko
Aspekto
Frederiko estas germandevena vira nomo, germane Friedrich. Ĝi devenas de la malnov-altgermanaj vortoj frid, "paco", kaj rîhhi, "potenca", "reganto".
Friedrich estis la nomo de pluraj reĝoj de Prusio, kaj en la 18-a kaj 19-a jarcento unu el la plej popularaj antaŭnomoj en Germanio entute.
Diverslingvaj variaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ĉeĥe Bedřich
- dane Frederik
- germane Friedrich, karesformo Fritz
- angle Fredrik
- france Frédéric
- frise Freark
- hungare Frigyes
- islande Friðrik
- itale Federico
- latine Fridericus
- platgermane Freerk
- nederlande Frederik
- norvege Fredrik
- norvege Fredrik
- pole Fryderyk
- ruse Фридрих
- slovake Frederik
- svede Fredrik
Famaj Frederikoj
[redakti | redakti fonton]Regantoj
[redakti | redakti fonton]Vidu la artikolon: Listo de regantoj nomataj Frederiko
Aliaj
[redakti | redakti fonton]- Frederiko de Utreĥto (790-838), nederlanda sanktulo
- Friedrich Dürrenmatt (1921–1990), svisa verkisto
- Friedrich Ebert (1871–1925), germana prezidento
- Friedrich Engels (1820–1895), germana politikisto
- Friedrich Schiller (1759–1805), germana poeto
- Frédéric Chopin (1810-1849), pola komponisto
- Fredrik Reinfeldt (1965-), sveda ĉefministro
- ...