Ferdinando la 1-a (Aŭstrio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ferdinando la 1-a |
Ferdinando la 1-a Karl Leopold Joseph Franz Marcellin, nomata "la Bonkora" (germane der Gütige), naskita la 19-an de aprilo 1793 en Vieno, mortinta la 29-a de junio 1875 en Prago, estis imperiestro de Aŭstrio de 1835 ĝis 1848, kiam li devis abdiki favore al sia nevo Francisko Jozefo la 1-a. Li ne havis infanojn.
Kiel Ferdinando la 5-a li estis samtempe reĝo de Hungario kaj de Bohemio (1836 – 1848).
Je la 7-a de septembro 1836 li estis kronita kiel reĝo de Bohemio en Prago. La tradician donacon de la regnaj statoj, 50.000 dukatojn, li donacis por bonfaraj celoj. Li estis la lasta kronita reĝo de Bohemio - liaj du posteuloj havis kronado-ceremonion nur en Budapeŝto, ne en Prago.
Je la 6-a de septembro 1838 li estis kronita kiel reĝo de Lombardio-Venetio kaj proklamis amnestion por ĉiuj politikaj krimoj tie.
Lia kromnomo "la bonkora" devenis nur parte de tiu bonfaremo, sed pli de lia manko de iniciatemo, kiu ankaŭ kaŭzis la fruan finon de lia regadotempo. Post sia abdiko li kutimis komenti ĉiujn malsukcesojn de sia posteulo per la rimarkigo "tiel ankaŭ mi estus sukcesinta".
Oni diras, ke li nur unufoje faris vere rezolutan decidon, kiam iu rekomendis al li ne manĝi panbulojn, pro lia malforta digesto. Al tio li respondis: "Mi estas la imperiestro kaj volas bulojn!" (Ich bin der Kaiser und will Knödel!)
Biografiaj datumoj
[redakti | redakti fonton]- li naskiĝis la 19-an de aprilo de 1793.
- gepatroj: Francisko la 2-a - imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj de Aŭstrio, Mario Terezio Napola – filino de Ferdinando la 4-a de Napolo.
- imperiestro aŭstria, apostola reĝo hungara kaj reĝo ĉeĥa, galizia-lodomeria, lombardia, kroatia, slovena kaj dalmatia, arkiduko aŭstria kaj duko milana, salcburga, karintia, stiria, krajna, silezia, transilvania, serbia kaj venecia, modena, mantua, parma, toskana kaj zakupa, margrafo moravia kaj grafo tirola, gorizia, tridenta, istria, hereda grafo el Habitsburk kaj Kiburk.
- li parolis latine, itale, germane, france kaj ĉeĥe.
- 1793 – 1811 ĝis la plenaĝeco li estis edukata en Vieno. Ferdinando estis ekde la junaĝo grave malsana. Li suferis pro epileptikaj atakoj kaj li havis eĉ cerbajn problemojn. Laŭ sia stato li estis aŭ absolute normala aŭ li ne kapablis percepti, kio okazas. Ekde la junaĝo li tre bone pianludis kaj flutludis kaj li parolis flue per kvin lingvoj. Bedaŭrinde plimulton de la vivo li ne estis en bona dispozicio kaj li ne kapablis okupiĝi per registaraj aferoj.
- 1815 en rango de generalo li partoprenis sieĝadon de Parizo.
- 1818 li anstataŭis sian patron dum devualo de monumento en Brno.
- 1825 li partoprenis en Moskvo kronadon de Mikolao la 1-a kiel rusa imperiestro.
- 1829 ekde tiu ĉi jaro li partoprenis kunsidon de ŝtata konsilantaro.
- 1830 post inundo en Vieno Ferdinando iradis tra Vieno disdonante al bedaŭrinduloj monon. Laŭ tio li ricevis kromnomon „Bonfaranto“.
- 1830 en Budapeŝto li estis kronita kiel reĝo hungara.
- la 28-an de februaro de 1831 geedziĝo al Mario Anno de Savojo – filino de Viktoro Emanuelo la 1-a de Savojo, reĝo de Sardinio. (Francisko la 2-a provis akiri por sia filo fianĉinon el Rusio, sed la rusa imperiestra familio rifuzis edzinigi al la demenca Ferdinando iun el grandprincinoj.)
- aŭgusto de 1832 Ferdinando suferis grandan ŝokon, kiam estis krimita kontraŭ li atenco. (Ia anticipe emeritigita soldato plendis ĉe la imperiestro kaj kiam nenio estis faranta, li decidis atentigi la imperiestron je si per la atenco kontraŭ lia filo.) Al Ferdinando okazis ja nenio, sed li suferis gravan ŝokon.
- 1832 lia stato tiel abrupte malboniĝis, ke kuracistoj antaŭdiris lian baldaŭan morton. Sed Ferdinando al ĝenerala surprizo venontjare resaniĝis.
- 1835 li fariĝis imperiestro, sed en la fakto Ŝtata konsilantaro, konsistanta el princo Metternich, grafo Kolowrat kaj arkiduko Ludoviko (onklo de la nova imperiestro), regis anstataŭ li.
- 1835 la nova imperiestro vizitis vicon da aŭstria urboj.
- 1835 la aŭstriaj soldataroj konkeris la t.n. Krakovan Respublikon.
- 1836 – 1847 en Aŭstrio estis konstruita la unua vaporfervojo nomita Norda fervojo de Ferdinand.
- la 1-an de septembro de 1836 Ferdinando alveturis komune kun la tuta kortego ĝis Prago.
- la 7-an de septembro de 1836 en katedralo de sankta Vito okazis kronado de la nova imperiestro kiel ĉeĥa reĝo kiel Ferdinando la 5-a. Tio estis la lasta kronado de la ĉeĥa reĝo, kiu okazis. La sanktvenceslaa krono poste servis nur kiel simbolo de la Ĉeĥa reĝlando. Unuafoje ĝi estis surmetita sur la kapon de la ĉeĥa reĝo Karolo Luksemburgia (la 7-an de septembro de 1347) kaj lastfoje same la 7-an de septembro.
- la 10-an de septembro de 1836 Mario Anno Savoja estis kronita kiel ĉeĥa reĝino. Tio estis same la lasta kronita ĉeĥa reĝino.
- 1848 komencis aperi Historio de la ĉeĥa nacio en Bohemio kaj Moravio de František Palacký.
- la 13-an de marto de 1848 en Vieno eksplodis ribelo celita kontraŭ princo Metternich. La imperiestro promesis fari reformojn kaj li maldungis el siaj servoj Metternichon.
- la 23-an de marto de 1848 la imperiestro egalrajtigis per kabineta dokumento la ĉeĥan lingvon kaj la germanan lingvon en la ĉeĥaj lernejoj.
- la 28-an de marto 1848 Ferdinando eldonis patenton, per kiu li nuligis laboregon.
- la 25-an de aprilo de 1848 la imperiestro eldonis la t.n. aprilan oktriigitan konstitucion.
- la 2-an de junio de 1848 en Prago estis komencita Slava kongreso, renkontiĝo de reprezentantoj de la slavaj nacioj. La kongreso estis traktonta la demandon de ŝanĝo de la monarĥio en federacian ŝtaton.
- la 12-an de junio de 1848 eksplodis Praga ribelo post tio, kiam la aŭstriaj soldataroj ekatakis al trankvile trairanta homamaso foriranta el la kongreso.
- la 17-an de junio de 1848 Prago kapitulacis post artileria kanonado de aŭstria generalo Alfred von Windischgrätz, okazis amasa arestigado.
- la 22-an de julio de 1848 komenciĝis sesio de la aŭstria regna koncilio, kies ĉefa tasko estis ellabori ŝtatkreigan konstitucion.
- la 25-an de julio de 1848 marŝalo Radecký venkis italajn soldatarojn de Garibaldi kaj sardiniajn soldatarojn de reĝo Karolo Albreĥto en batalo ĉe Custozza. Italoj ekribelis sub impreso de revolucio en Francio, kiu detronigis monarĥion de Ludoviko Filipo Orleana kaj kiu komencis la t.n. 2-an respublikon. Garibaldi provis mobilizigi la tutan patrujon (la mezon kaj la sudon de Italio) kaj konkeri Lombardion kaj regionon Venecio kaj duklandon sub regado de Lotrinanoj.
- la 11-an de septembro de 1848 post tio, kiam eksplodis ribelo en Hungarujo kaj estis kreita hungara revolucia armeo, generalo Josip Jelačić estis sendita frunte de soldataroj de Kroatia reĝlando, por ke li subpremu la ribelon.
- la 14-an de septembro de 1848 Ferdinando la 5-a amnestiis partoprenintojn de la junia ribelo en Prago.
- la 6-an de oktobro de 1848 en Vieno eksplodis nova ribelo. Imperiestro Ferdinando forlasinte Vienon forveturis eĉ kun la kortego ĝis Olomouc. La stato de la monarĥio estis tiutempe katastrofa kaj neniu sciis, ĉu la imperio ne disfalos. Tiutempe arkidukino Sofio, edzino de la frato de la imperiestro, komencis traktadon kun anoj de la registaro pri ebleco ŝanĝigi la kapon de la ŝtato. Ferdinando estis devligita de diversaj promesoj kaj tio endanĝerigus la stabilon de la imperio kaj la absolutisman regadon de la reganto. Sekvanto estis elektonta ŝia filo Francisko.
- la 2-an de decembro de 1848 arkidukino Sofio interkonsentis kun anoj de la registaro kaj kun imperiestrino Mario Anno pri la sekvanteco de Francisko. Ferdinando la 5-a rezignis pri la trono.
- decembro de 1848 post la abdiko la eksimperiestraj geedzoj alveturis Pragon. Al Ferdinando estis alverdiktita pojara persona apanaĝo. Sed Ferdinando abdikante pripensis tiel, por ke li ne estu dependa de la nova reganto. En tiu ĉi direkto li sukcesis sekurigi sin. Al Ferdinando apartenis en Bohemio sinjorujoj Zvoleněves, Buštěhrad, Tachlovice, Károv, Červené Poříčí kaj Bystré u Poličky. Ankaŭ apartenis al li krom tio duklando Zakupa (el kiu li faris en mallonga tempo unu el la plej profitaj sinjorujoj en la tuta monarĥio), kastelo Ploskovice kaj Praga burgo, kiun li elektis kiel sia sidejo. Ferdinandon neniel ĝenis la perdo de la imperiestra titolo. Li transvivis en trankvileco sian maljunaĝon, li dediĉis sin al botaniko kaj li pagis horojn al Bedřich Smetana, kiu krome perlaboris ĝuste per ludado en Praga burgo.
- la 29-an de julio de 1875 Ferdinando en Praga burgo mortis en aĝo de 82 jaroj. Tio estis ja perdo por Bohemio, ĉar la ĉeesto de la lasta kronita reĝo plurajn kuraĝigis. Ferdinando apartenis inter tiujn regantojn, kiuj sukcesis ĝui sian maljunaĝon. Mario Anno supervivis sian edzon je dek jaroj.