Family Plot
Family Plot | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Family Plot |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 21 mar. 1976, 9 apr. 1976, 28 maj. 1976, 8 jul. 1976, 21 jul. 1976, 6 aŭg. 1976, 16 aŭg. 1976, 19 aŭg. 1976, 27 aŭg. 1976, 28 aŭg. 1976, 9 sep. 1976, 11 sep. 1976, 12 sep. 1976, 14 okt. 1976, 13 jan. 1977, 20 jan. 1977, 28 mar. 1977, 1 okt. 1977, 10 nov. 1977, 3 sep. 1978, 18 okt. 1979, 1976 |
Ĝenro | krimfilmo, mistera filmo, comedy thriller, komedia filmo, suspensa filmo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Leonard J. South |
Reĝisoro(j) | Alfred Hitchcock |
Produktisto(j) | Alfred Hitchcock |
Scenaro | Ernest Lehman |
Filmita en | San-Francisko |
Muziko de | John Williams |
Rolantoj | Barbara Harris • Bruce Dern • Karen Black • William Devane • Ed Lauter • Cathleen Nesbitt • Katherine Helmond • Nicholas Colasanto • Edith Atwater • Richard Hale • Alfred Hitchcock • Warren J. Kemmerling • William Prince • Charles Tyner • Alan Fudge • Fran Ryan • Marge Redmond • Louise Lorimer |
Produktinta firmao | Universal Studios |
Honorigoj | National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Family Plot (Familia Komploto) estas usona komedia trilera filmo en Technicolor de 1976 kiu estis la fina filmo reĝisorita de Alfred Hitchcock. Ĝi estis bazita sur la novelo de Victor Canning de 1972 nome The Rainbird Pattern, kiun Ernest Lehman adaptis por kino. En la filmo stelulas Karen Black, Bruce Dern, Barbara Harris kaj William Devane; ĝi estis publikigita en la Kinfestivalo de Cannes de 1976 Cannes Film Festival, sed ĝi ne eniris en la ĉefa konkurenco.[1]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Family Plot estis la lasta filmo de Hitchcock. Ĝi rakontas la fuĝojn de "Madam" Blanche Tyler, ludita de Barbara Harris, fraŭdema spiritisto, kaj de ŝia taksiista amanto Bruce Dern, kiuj vivtenas sin el siaj trompopovoj. Kvankam Family Plot estis bazita sur la novelo de Victor Canning nome The Rainbird Pattern (1972), la tono de la libro estas pli sinistra. Scenaristo Ernest Lehman dekomence verkis la filmon kun pli akra tono sed li estis devigita al pli hela, pli komika tono fare de Hitchcock.
La historio inkludas du parojn: en unu "falsa" psikistino kaj ŝia taksiista fianĉo, kaj en la alia paro de profesiaj ŝtelistoj kaj kidnapistoj. Iliaj vivoj venas en konflikto pro la serĉado de malaperinta heredanto. La titolo de la filmo estas vortoludo: "family plot" povas referenci al areo en tombejo aĉetita de familio por la entombigo de kelkaj parencoj; kaj en tiu okazo ĝi povas signifi ankaŭ draman komploton en kiu partoprenas kelkaj familianoj.
Geaktoroj kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Karen Black kiel Fran
- Bruce Dern kiel George Lumley
- Barbara Harris kiel Blanche Tyler
- William Devane kiel Arthur Adamson/Edward Shoebridge
- Cathleen Nesbitt kiel Julia Rainbird
- Ed Lauter kiel Joseph P. Maloney
- Katherine Helmond kiel Mrs. Maloney
- Nicholas Colasanto kiel Victor Constantine
- Edith Atwater kiel Mrs. Clay
- William Prince kiel Episkopo Wood
- Marge Redmond kiel Vera Hannagan
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Festival de Cannes: Family Plot". festival-cannes.com. Arkivita el la originalo la 2012-09-27. Alirita la 6an de septembro 2020.