Saltu al enhavo

Eurotowns

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eurotowns
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1991 vd
Sidejo Sindelfingen, Germanio
Tipo reto de mezgrandaj eŭropaj urboj kun loĝantaro inter 50 000 kaj 250 000 loĝanto
Celo trakti la temojn de daŭripovo, novigado kaj bonfarto en malgrandaj ĝis mezgrandaj urboj
Moto sufiĉe granda por vivteni sin, sufiĉe malgranda por zorgi
vdr

Eurotowns ("Eŭrop-urboj") estas reto de mezgrandaj eŭropaj urboj kun loĝantaro inter 50 000 kaj 250 000 loĝantoj. La organizaĵo estis fondita en 1991. Ĝiaj membroj inkluzivas la urbojn Avilés (Avileso), Böblingen, Chełm, Detmold, Eskilstuna, Gävle, Girona, Haarlem, Halmstad, Hasselt, Jyväskylä, Kortrijk (Kortrejko), Manresa, Reggio Emilia, Roeselare, Sabadell, Schiedam, Sindelfingen, Solingen, Ulm kaj Varberg.

La reto Eurotowns celas trakti la temojn de daŭripovo, novigado kaj bonfarto en malgrandaj ĝis mezgrandaj urboj, por subteni la atingon de la strategiaj celoj de la projekto EU 2030. Inter la celoj de Eurotowns estas antaŭenigi la interŝanĝon de bonaj praktikoj, reprezenti la interesojn de mezgrandaj eŭropaj urboj, antaŭenigi eŭropajn projektojn inter membroj de la reto, kaj disponigi ilojn por novigado kaj scio. Por substreki la specifan skalon de tiuj mezgrandaj urboj, ilia moto estis tradukita kiel: "sufiĉe granda por vivteni sin, sufiĉe malgranda por zorgi".

Strukturoj

[redakti | redakti fonton]

Reprezentantoj de ĉiuj membroj de la reto Eurotowns partoprenas Ĝeneralan Asembleon kiu komparas politikajn kaj teknikajn atingojn. La asembleo elektas plenuman konsilion ĉiun duan jaron, organon kiu certigas la efektivigon de la projektoj faritaj de la reto. Membroj de Eurotowns partoprenas en la agado de laborgrupoj kiuj reklamas ideojn de projektoj, studo, esplorado kaj komparo kaj ricevas financadon por disvolvi tiujn agadojn. Nuntempe ekzistas kvin tiaj "taskoteamoj": novigado, moviĝeblo, kulturo, socia inkludo kaj daŭripova evoluado. La ĉefa strategio estas atentata de strategia politika grupo de la asembleo. La agado laŭeble okazu komplete per la angla lingvo, kiu estas fremda lingvo por ĉiuj de la reprezentantoj.

Politikaj prioritatoj

[redakti | redakti fonton]

La reto Eurotowns rekomendas prioritatojn bazitajn sur la defioj de la projekto EU 2030 de la Eŭropa Unio, pri kio ĝis la fino de 2024 ankoraŭ komplete mankas pli detalaj informoj en Vikipedio.

  • La koncerna angla teksto en la versio de la 10-a de oktobro 2024.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]