Eksterlandano
Aspekto
Eksterlanda, eksterlandano aŭ alilandano estas tiu kiu ne formas parton de la koncerna lando aŭ ŝtato, tio estas ke havas alian devenon. En ĉiuj ŝtatoj ekzistas regularo aplikebla al la estado, eniro kaj eliro de eksterlandanoj en kaj el ties nacia teritorio. Tia regularo ricevas la nomon de eksterlandana juro.
Eksterlandaneco estas la propreco, kvalito kaj kondiĉo de eksterlandano; kio indikas neneceson esti submetita al kelkaj devoj kaj rajtoj komunaj al la laŭleĝaj komponantoj de ŝtato. La difino, limigo kaj analizo de la kondiĉo de eksterlandaneco estas tiom antikva kiom la propra civilizo kaj la fiksigo de la politika komunumo kiel korpo en kies sino oni aplikas tiajn rajtojn kaj devojn.