Eduardo Vivancos
Eduardo Vivancos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1920 en Barcelono |
Morto | 30-an de decembro, 2020 |
Lingvoj | Esperanto • hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio Kanado |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Eduardo VIVANCOS García (Barcelono, 19-an de septembro, 1920 - Toronto, 30-an de decembro, 2020) estis esperantisto aktiva ĉefe en anarkiistaj rondoj.[1]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Unuaj jaroj
[redakti | redakti fonton]Eduardo Vivancos (foje esperantigita kiel Vivankos) apartenis al familio de laboristoj interesitaj en kulturo kaj en politika kaj socia aktivado. En julio de la jaro 1934 li finis siajn studojn en la elementa lernejo kaj du semajnojn poste estis dungita kiel metilernanto, du monatojn antaŭ sia 14-a naskiĝdatreveno. En septembro de la sama jaro li komencis studi vespere en la Labor-Lernejo de Barcelono (Escuela del Trabajo). Tie li renkontis tre aktivan grupon de junuloj, membroj de Iberia Junul-Liberecana Federacio (FIJL), kaj baldaŭ li aliĝis al la grupo. Tio estis la komenco de lia aktiva partopreno en la liberecanaj medioj. Ankaŭ li aliĝis al Studenta Federacio de Liberaj Konsciencoj, FECL (Federación Estudiantil de Conciencias Libres).
En la jaro 1935, li membriĝis al sindikato Confederación Nacional del Trabajo (CNT) kaj restis membro de tiu organizacio dum sia tuta vivo.
En septembro de la jaro 1936, dum plena revolucia etoso post la Hispana Intercivitana Milito, li eklernis Esperanton en kurso organizita en la Popola Enciklopedia Ateneo (Ateneo Enciclopédico Popular). La kursgvidanto estis samideano Surinyac, membro de PUIL. Li baldaŭ iĝis fervora propagandisto en la diversaj medioj en kiuj li aktivis, kaj havis korespondantojn en pluraj landoj.
En 1937 la respublika registaro kreis "Institutos Obreros", liceojn por laboristoj. Post kvar severaj ekzamenoj li sukcesis esti akceptata kaj komencis la studojn la 20-an de decembro de la sama jaro.
Tamen, tio ne daŭris ĉar la milita situacio iĝis pli kaj pli malbona. Komence de aprilo de la jaro 1938 la faŝista armeo eniris Katalunion kaj la situacio iĝis kriza. Li kun grupo de liberecanaj studentoj de la Instituto, kun pli da entuziasmo ol sperto, decidis aktive partopreni en la defendo de la Respubliko kaj volontule soldatiĝis en bataliono de la 26-a Divizio, eksa kolono Durruti. Surprize, la komandanto de la bataliono, Ginés Martínez, estis esperantisto kaj membro de ILES, kaj ili havis sian E-rondeton kaj regule ricevis "Informa Bulteno"-n de CNT-FAI. En la batalfronto de Monsec (Ilerdo), por la unua fojo li instruis la lingvon.
Ekde februaro de 1939, kune kun pluraj miloj da samsortanoj, li devis ekziliĝi kaj troviĝis en pluraj koncentrejoj en Francio. Tie ne ĉesis la Esperanto-vivo, ĉar ekzistis aktivaj esperantistoj en la koncentrejoj de Vernet d'Ariège, Argelès, Bram, Agde kaj aliaj lokoj. Dum pluraj monatoj, en la jaro 1940, Vivancos kunvivis en la sama barako de la koncentrejo de Bram kun elstara kataluna esperantisto Jaume Grau Casas, membro de la Akademio kaj aŭtoro de "Kataluna Antologio".
Dum tiuj unuaj jaroj la familio estis disigita, kaj nur en 1947 lia patrino kaj fratino (la ankaŭ esperantisto Juliette Ternant) rerenkontiĝis kun Eduardo kaj la patro.
Postmilitaj jaroj
[redakti | redakti fonton]Post la fino de la Dua Mondmilito, en 1945, li translokiĝis al Parizo kaj iĝis membro de SAT. En Parizo li konatiĝis kun Ramona, filino de hispanaj ekzilitoj, kaj ili geedziĝis la 5-an de decembro de la sama jaro. Ili havis du gefilojn: Floreal (1947) kaj Talia (1948).
En tiu tempo la Hispana Liberecana Movado reorganiziĝis en Francio. Okaze de kongreso de FIJL en Tuluzo dum la jaro 1946, estis decidite krei provizoran komitaton por la starigo de Junul- Anarkista Internacio. Vivancos iĝis membro de tiu komitato kiel unu de la delegitoj de la hispana federacio kaj samtempe redaktoro de ĝia organo en Esperanto "Senŝtatano", kun alia kompano el Hispanio Germinal Gracia (konata ankaŭ sub la plumnomo Víctor García).
Tio estis okazo por establi rilatojn kun liberecanaj esperantistoj el le tuta mondo. Inter ili Jamaga Taiĵi el Japanio, Lu Chien Bo el Ĉinio, Hartvig Johansson el Svedio kaj eĉ kun Lanti, tiam loĝante en Meksikio. Speciale kun Jamaga la rilatoj estis tre fruktodonaj. Kelkajn jarojn poste Vivancos tradukis hispanlingven lian version de la Daŭdeĝingo de Laozi, kun la titolo "Libro del Camino y de la Virtud". La tradukita verko estis eldonita en la jaro 1963 fare de la eldonejo "Tierra y Libertad", Meksiko.
En Kanado
[redakti | redakti fonton]Kiam evidentiĝis ke la fino de la faŝista reĝimo en Hispanio ne estis proksima, en la jaro 1954 Vivancos elmigris al Kanado kun sia familio. Unu jaron poste li iĝis SAT-peranto en Kanado kaj restis en tiu posteno dum pli ol 30 jaroj. Li ankaŭ aktivis en la Esperanto-Rondo de Toronto kaj en Kanada Esperanto-Asocio. En la jaro 1973 tiu SAT-kolektivo en Toronto organizis la 46-an Kongreson de SAT, kiu estis la unua kongreso de SAT okazinta ekster Eŭropo.
En Toronto Vivancos aliĝis al ADEC ("Asociación Democrática Española Canadiense"). Dum pluraj jaroj ADEC organizis diversajn aktivaĵojn denuncante la frankisman reĝimon en Hispanio. Tiu asocio ankaŭ organizis regule publikajn konferencojn en kiuj, inter aliaj, parolis Federica Montseny kaj Enrique Tierno Galván.
Post 37-jara foresto, en la jaro 1976 li faris vojaĝon al Hispanio kie kun granda emocio li renkontis malnovajn kamaradojn kaj familianojn. Aliaj vizitoj sekvis, inkluzive de prelego pri la hispana revolucio kadre de la 59-a SAT-kongreso en Sant Cugat, sed li plu loĝis en Kanado.
Omaĝoj
[redakti | redakti fonton]En la lasta periodo de sia vivo li estis plurfoje honorigita. En 2017 kadre de la UK en Seulo UEA rekonis lin per diplomo pri elstara agado. Samjare, Xavi Alcalde prelegis pri lia vivo en la 76-a Hispana Kongreso de Esperanto, en la inaŭguro de la renovigo de la pariza SAT-sidejo[2], kaj en la 90-a SAT-kongreso en Koreio. Sekve la gvidrezolucio de tiu lasta kongreso inkluzivis la jenan frazon: "aparte salutas la kamaradon Eduardo Vivancos, la nuntempa plej malnova kamarado de SAT, kaj agnoskas lian longdaŭran engaĝiĝon kaj kontribuon al la SAT-movado". En oktobro 2017 dum la inaŭgura prelego de la 38-a Kataluna Kongreso de Esperanto okazinta en Àger, Alcalde memorigis la ĉeestantojn, ke 80 jaroj antaŭe en la apuda montaro de Montsec Vivancos batalis kun aro da junaj idealistoj, kaj ĝuste en tiuj tranĉeoj li unue instruis Esperanton.[3] En la 15-a decembro de tiu jaro edukado.net aldonis lin al la Panteono de Esperanto.[4] En 2018 la usona revuo Fifth Estate dediĉis al li anglalingvan artikolon pri Esperanto kaj anarkiismo,[5] Beletra Almanako publikigis en Esperanto lian taglibron verkitan dum la hispana milito,[6] kaj Humanitat Nova publikigis ĝin en la hispana.[7] En 2019 tiu sama revuo publikigis kaj analizis satiraĵon lian verkitan en la koncentrejo Bram en 1940[8]; samjare dum la 92-a SAT-kongreso en Barcelono oni homaĝis lin plurmaniere, inkluzive de publikigo de lia libro Unu lingvo por ĉiuj: Esperanto.[9] Okaze de lia centjariĝo en 2020 kadre de Monda Festivalo de Esperanto UEA dediĉis al li la unuan tagon de veteranoj;[10] krome aperis ampleksa artikolo pri lia vivitinero en la kanada bulteno La Riverego[11], kaj SAT publikigis verkojn liajn en Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Notoj el mia taglibro (1937-1938). Publikigita unuafoje en Beletra Almanako en 2018.
- Pri la historio de "Senŝtatano" (1953). Publikigita en Senŝtatano.
- Libro del camino y de la virtud Arkivigite je 2021-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (1963), traduko de la klasika verko de Lao Tsé en la hispanan, pere de la esperanta versio de Jamaga Taiĵi.
- Kelkaj konsideroj pri la 53-a Universala kongreso de Esperanto (1968). Publikigita unuafoje en 2020 en Sennaciulo.
- El esperanto, un idioma para todos (1974)Publikigita en la venezuela revuo "Ruta", numero 17, februaro 1974.[12]
- 50-a datreveno de la Hispana Revolucio (1986). Prelego farita dum la 59-a SAT-kongreso en Sant Cugat, publikigita en Sennacieca Revuo 2020.
- La aliaj olimpiaj ludoj en Barcelono (1992). Unue publikigita katalunlingve en La flama, bulteno de la kataluna centro de Toronto.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]Javier Alcalde, "Eduardo Vivancos kaj la liberecana Esperanto", postparolo al dulingva eldono de Eduardo Vivancos, Unu lingvo por ĉiuj: Esperanto, Calúmnia, 2019, p.77-91.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Centjariĝo de esperanta legendo. Prelego de Alcalde kadre de Mondafest, 19-a septembro 2020.
- Eduardo Vivancos: esperanta legendo Arkivigite je 2021-11-17 per la retarkivo Wayback Machine. Intervjuo al Alcalde pri Eduardo Vivancos, novembro 2017, p. 220-222.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "SAT funebras pri Eduardo Vivancos Arkivigite je 2021-01-25 per la retarkivo Wayback Machine", 30-a decembro 2020.
- ↑ "Prelego de Xavi Alcalde pri La memoro de nia movado klarigata de ĝiaj ĉefroluloj, la 6an de julio", Sennaciulo, Majo-Junio 2017, p. 36.
- ↑ Xavier Alcalde, Esperantistes en un món eterne militanta: en el centenari de la mort de Zamenhof, Kataluna Esperantisto, vol. 367, num.133, 2017, p. 36.
- ↑ Eduardo Vivancos en la panteono de edukado.net.
- ↑ Xavi Alcalde, Esperanto & Anarchism. A universal language, Fifth Estate # 400, Spring, 2018.
- ↑ Eduardo Vivancos, "Notoj el mia taglibro (1937-1938), Beletra Almanako 33, p. 35-62, Oktobro 2018. Elhispanigita de Juliette Ternant; enkonduko de Javier Alcalde.
- ↑ Eduardo Vivancos, "Notas de mi diario (1937-1938)", Humanitat Nova 4, 2018, p. 20-39.
- ↑ Javier Alcalde, "James Scott en Bram y Mauthausen", Humanitat Nova 5, 2019, p. 63-71.
- ↑ Saioa Escobar kaj Xavi Alcalde, "Barcelona - Toronto", Sennaciulo, Marto-Aprilo 2020, p.43.
- ↑ Eventaservo, #MondaFest2020 Tago de Veteranoj: Eduardo Vivancos - Centjariĝo de Esperanto-Legendo
- ↑ Javier Alcalde, "Eduardo Vivancos centjariĝis!", La Riverego, Aŭtuno-vintro 2020 — printempo 2021, Jaro 36-37, No 142-144, p. 43-47, Esperanto-Societo Kebekia, kunlabore kun Kanada Esperanto-Asocio.
- ↑ Krom tiu originala versio, ekzistas dulingva broŝuro en Esperanto kaj en la franca lingvo, eldonita de la liberecana grupo Fresnes-Antony okaze de la centjariĝo de Esperanto en 1987. Kaj ankaŭ alia dulingva versio en Esperanto kaj en la hispana lingvo, eldonita libroforme de la eldonejo Calúmnia el Majorko, publikigita en 2019 okaze de la 92-a SAT-kongreso en Barcelono.