Dometo de la Princo
Dometo de la Princo | |||
---|---|---|---|
Casita del Príncipe (El Pardo) | |||
konstruaĵo muzeo | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Juan de Villanueva vd | ||
Lando | Hispanio vd | ||
Situo | Pardo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 40° 31′ 24″ N, 3° 46′ 43″ U (mapo)40.52333333-3.77861111Koordinatoj: 40° 31′ 24″ N, 3° 46′ 43″ U (mapo) | ||
| |||
La Dometo de la Princo, (hispane Casita del Príncipe), estas unu el la rezidejoj de la reĝa hispana familio. Ĝi estas novklasika palaceto de la fino de la 18-a jarcento, kiu troviĝas en la madrida kvartalo El Pardo (Hispanio).
Historio
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas apud la Reĝa Palaco El Pardo, en la samnoma monto, larĝa arbara regiono historie apartenanta al la hispana monarkio, kiu uzis ĝin por ĉasado. Ĝi estis konstruita en 1784 kiel ĉaspavilono, por la uzado de Karlo la 4-a, tiam Princo de Asturio, laŭ la mendado de lia patro, la reĝo Karlo la 3-a. La dometo estas verkaĵo de la madrida arkitekto Juan de Villanueva, kiu kreis dezajnon antaŭe provitan en la Supra Dometo kaj la Malsupra Dometo, ambaŭ starigitaj en El Escorial.
En 1950 ĝi estis restaŭrita post pluraj jaroj da abandono. Ĝi estis la rezidejo de la fraŭla Johano Karlo la 1-a, nuna reĝo de Hispanio. En la unua jaroj de la 21-a jarcento ĝi estis malfermita al la publiko.