Dolgovaške Gorice
Dolgovaške Gorice | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 315 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 69 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 34′ N, 16° 28′ O (mapo)46.57421716.467086Koordinatoj: 46° 34′ N, 16° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 256 m [+] | ||
Areo | 4,59 km² ( 459 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Dolgovaške Gorice (hungare Hosszúfaluhegy [hosUfaluhedj]) estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Lendava. En ambaŭ lingvoj la loknomo signifas: longa vilaĝo-monto.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 5 km²
- Alto super marnivelo: 267 m
- Koordinatoj: 46° 0′ N 16° 0′ O / 46.000 °N, 16.000 °O (mapo)
- Loĝantaro: 270
- Poŝtkodo: 9220
- Aŭtokodo:
- Telefonprefikso:
Situo
[redakti | redakti fonton]Dolgovaške Gorice situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ la hungara landlimo, laŭ traira flanka vojo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis fine de la 1-a mondmilito Hosszúfaluhegy apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la vilaĝon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.