Dimitrovgrad
Dimitrovgrad | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo (1926–) Posad (en) (1877–1926) vilaĝo (1698–1877) urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Poŝtkodo | 423897 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 110 968 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 642 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 54° 14′ N, 49° 35′ O (mapo)54.23333333333349.583333333333Koordinatoj: 54° 14′ N, 49° 35′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 60 m [+] | ||||
Areo | 42 km² (4 200 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Dimitrovgrad, Russia [+] | |||||
| |||||
Dimitrovgrad (ruse Димитровград) estas urbo en Uljanovska provinco en Rusio.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 73405. La urbo estis fondita en la unua duono de la 18-a jarcento. La urbo antaŭe estis nomita kiel Melekess (Мелекесс) ĝis 1972. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1919. La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005). La urbo ankaŭ havas ŝtatan sciencan centron ('Esplorinstituto de nukleaj reaktoroj').
Geografio
[redakti | redakti fonton]Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 54°13' norde, longitudo 49°36' oriente.
La urbo estas ĉe enenfluo de rivero Bolŝoj Ĉeremŝan (Большой Черемшан) en riveron Volgo.
Historio
[redakti | redakti fonton]1698 estas konsiderata la fondjaro de Dimitrovgrad kiam la unua ĉuvaŝa setlejo estis establita en la areo de la hodiaŭa urbo. Tiu loĝloko estis nomita Melekess (ruse Мелеке́сс ) laŭ la samnoma rivero, kies nomo siavice havas sian originon en la tjurkaj lingvoj. La 15-an de julio 1972, la urbo perdis sian originan nomon kaj estis renomita Dimitrovgrad laŭ la bulgara komunisto Georgi Dimitrovgrad, okaze de lia 90-a naskiĝtago.
Transporto
[redakti | redakti fonton]En la urbo estas fervoja stacio. Landvojo ligas Dimitrovgrad al la metropoloj de Uljanovsk kaj Samara kaj de tie al la rusa ĉefvojreto.
Telekomunikado
[redakti | redakti fonton]La interurba telefona kodo estas 84235, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2023).
Demografio
[redakti | redakti fonton]En jaro 1959 la urbo havis 50.7 mil loĝantojn.
En jaro 2002 la urbo havis 130.9 mil loĝantojn.
Esperanto en Dimitrovgrad
[redakti | redakti fonton]- En la 1980-aj jaroj funkciis Esperanto-klubo "La verda suno" sub gvidado de Tatjana Iljutkina.
- Volgia Esperanto-Renkontiĝo okazis en Dimitrovgrad trifoje:
- VER-7 en 1988
- VER-17 en 1-3 de majo 2021
- VER-18 en 30 de aprilo - 3 de majo 2022[1].
- Aleksandr Ĥrustaljov, esperantisto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) Irina Gonĉarova, Volgia Esperanto-renkontiĝo en Dimitrovgrad, p. 15, La Ondo de Esperanto, n-ro 2, 2022.