Dieppe
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Dieppe (apartigilo), Dieppe (stacidomo) kaj Dieppe-Maritime (stacidomo). |
Dieppe | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Normandio | ||||
Departemento | Seine-Maritime (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Dieppe (ĉefurbo) | ||||
Kantono | ĉefurbo de 2 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 76217 [+] | ||||
Poŝtkodo | 76200 • 76370 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Sébastien Jumel | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 28 358 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 430 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 56′ N, 1° 5′ O (mapo)49.9251.075Koordinatoj: 49° 56′ N, 1° 5′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 6 m [+] | ||||
Areo | 11,67 km² (1 167 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Dieppe (Seine-Maritime) [+] | |||||
Dieppe estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Seine-Maritime, en la regiono Normandio. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 28 358 loĝantoj sur areo de 11,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 430 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Dieppe kaj estas la ĉefurbo de du kantonoj.
La teritorio havas komunan limon kun Hautot-sur-Mer, Martin-Église, Rouxmesnil-Bouteilles, Saint-Aubin-sur-Scie, Petit-Caux kaj Bracquemont. Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas Dieppe [diep] estas franca komunumo lokita en la departemento Seine-Maritime kaj en la regiono Normandio. La urbo estas unu el la subprefektejoj de la departemento kaj havas proksimume 35 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Dieppois en la franca. La tuta urba areo tamen entenas pli ol 80 000 loĝantojn.
Dieppe estas haveno ĉe la Manika Markolo kaj famas pro siaj bongustaj konkaĵoj. Ekzistas ŝipnaveto el Dieppe ĝis Newhaven (Anglio). La urbo plie disponas popularan strandon da rulŝtonetoj, kastelon de la 15-a jarcento kaj du vizitindajn preĝejojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Dieppe situas en la natura regiono Pays de Caux, en Normandio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La batalo de Dieppe okazis la 19-an de aŭgusto 1942 dum la Dua mondmilito. Tiam aliancanoj - 6.000 soldatoj precipe el Kanado - provis surbordiĝi ĉe strando de Dieppe. Dieppe estis tiutempe sub germana okupo. Mortis 907 kanadanoj kaj plurcent soldatoj de aliaj nacioj (britoj, usonanoj kaj germanoj) mortis.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Dieppe (Nov-Brunsviko) antaŭe nomiĝis Leger Corner, kaj estis renomita kiel omaĝo al la operaco Overlord de 1944.
- Brighton (Anglio)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Seine-Maritime
- Arondismento Dieppe
- Listo de urboj de Francio
- Dieppe (stacidomo)
- Dieppe-Maritime (stacidomo)