Dehiska frukto
Aspekto
Dehiska frukto estas frukto, kiu malfermiĝas post la fruktmaturiĝo per malfermklapado kaj la semoj povas elveni kaj disvastiĝi. La fakesprimo ‚‘dehiska frukto‘‘ venis de la latina ‚‘fructus dehiscens‘‘. Preskaŭ ĉiu dehiska frukto enhavas plurajn aŭ multajn semojn. La karpeloj malfermiĝas per turga premo aŭ ŝvelado. La disvastigado okazas per vento, akvo kaj aliaj formoj.
Al la dehiskaj fruktoj apartenas
- kapsulfruktoj, plursema, pluraj karpeloj
- silikvoj, multsema, epigina ovario kun du karpeloj, malfermiĝo je la suturo
- foliklofrukto, plursema, epigina karpelo, malfermo je la ventra suturo
- guŝo, plej ofte plusema, hipogina ovario kun unu karpelo, malfermo je la ventra kaj dorsa suturoj
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Matthias Baltisberger, Reto Nyffeler, Alex Widmer: Systematische Botanik. Einheimische Farn- und Samenpflanzen. 2013, 4. Aufl., Zürich: vdf, S. 83