Daniel Heinsius
Daniël Heinsius (1580-1655) | |
---|---|
La Politiko de Aristotelo (1660) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-a de Junio 1580 en Gento, Belgio |
Morto | 25-a de Februaro 1655 en Hago, Nederlando |
Tombo | Pieterskerk (en) |
Lingvoj | latina • nederlanda |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj |
Alma mater | Universitato de Lejdeno |
Familio | |
Infano | Nicolaas Heinsius the Elder (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto dramaturgo tradukisto eldonisto filologo universitata instruisto klasikisto bibliotekisto vidartisto |
Daniel HEINSIUS (1580-1655) (* Gento, en la 9-a de Junio 1580 - Hago, en la 25-a de Februaro 1655)[1] estis unu el la plej famaj nederlandaj kleruloj, poeto, filologo, latinisto, helenisto kaj profesoro pri la greka historio en la Universitato de Lejdeno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]La ĉagrenoj de la hispana milito pelis liajn gepatrojn establiĝi unue en Veere, en Zelando, poste en Anglio, trie en Rijswijk kaj fine en Vlissingen. En 1596, estante jam rimarkinde pro siaj akiraĵoj, li estis sendita al la Universitato de Franeker por studi juron sub la profesoro Henricus Schotanus (1548-1605)[2]. Li restis tie unu jaron kaj duonon kaj poste translokiĝis al la Universitato de Lejdeno, kie li restis la restantajn sesdek jarojn el sia vivo kiel bibliotekisto de la universitato. Tie li studis kun Joseph Justus Scaliger, havis kontaktojn kun Philips van Marnix, lordo de Monto Sankta Aldegonda, Janus Dousa (1545-1604) kaj Paulus Merula (1558-1607)[3], krom aliaj.
Liaj konoj pri la klasikaj lingvaĵoj estis laŭdata de la respektindaj kleruloj en la tuta Eŭropo. Li rifuzis multajn invitojn ekster lia lando, ne maltrankviliĝante kiel honorindaj ili estis. En 1602, li estis indikita kiel Profesoro pri la latina, en 1605, li fariĝis Profesoro pri la Greka, kaj en 1607, post la morto de Merula, li sukcedis ĉi tiun kiel bibliotekiston de la universitato.
La nederlandaj poemoj de Heinsius apartenas al la skolo de Roemer Visscher (1547–1620)[4], ne atingis altan nivelon, sed estis admirita de Martin Opitz (1597-1639)[5], kiu tradukis la poemojn de sia lernanto kaj enkondukis la aleksandrian verson en Germanion.
En 1616, li publikigis siajn kolektojn da poemoj en nederlanda lingvo. En 1618, li lanĉis la komediojn de Terentio, en 1620, la romian historion de Tito Livio, krom siajn didaktikajn poemojn "De contemptu mortis" en 1621, kaj la Epistolojn de Joseph Justus Scaliger, en 1627.
Daniel Heinsius estas la patro de la poeto kaj filologo Nicolaas Heinsius, la Maljuna (1620-1681)[6] kaj avo de Nicolaas Heinsius, la pli juna (1656-1718)[7].
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- La Politiko de Aristotelo, (1611)
- Auriacus (1602)
- Clementis Alexandrini opera græce et latine quae extant, 1641
- Das Massaker der Unschuldigen (La masakro de la senkulpaj, tragedio) (1613)
- De contemptu mortis (Sur la kontentigo de la morto, 1621)
- De Historia Sylvae Ducis (1631)
- De Nederduytsche poemata (1616) (Nederlanda poemaro)
- De politica sapientia (Sur la saĝeco de la politiko, 1614)
- Elegiae (Elegioj, 1603)
- Emblemata amatoria (1604)
- Heroaj leteroj de Andromaĥo al Hektoro (1607)
- Heroaj leteroj de Deidamio al Aĥilo (1602)
- Het Epithalamium voor Grotius (La Epitalamio[8] al Grotius 1608)
- Heziodo (1603)
- Historia Sylvae Ducis (1631)
- Horacio (1610)
- Iambi (1602),
- Latinaj diskursoj (1609)
- Op de dood ende treffelike victorie van Heemskerck (1607)
- Ovidio (1629)
- Poemata (1605), 1649), kolekto da poemaro
- Seneko la pli aĝa (1611)
- Silio Italico (1600)
- Teokrito (1604)
- Vivo de Petrus Scriverius fare de Erasmus (1636)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- DBNL.org
- emblems.let.uu.nl - Quaeris quid sit Amor (c. 1601)
- emblems.let.uu.nl - Emblemata oratoria, 1607
- Universitato de Lejdeno
- Virtual International Authority File
- Bibliothèque Nationale de France
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Joseph Justus Scaliger (154-1609)
- Hugo Grotius
- Paulus Merula (1558-1607)[3]
- Nicolaas Heinsius la Maljuna (1620-1681)[6][9]
- Nicolaas Heinsius la Juna (1656-1718)[7]
- Martin Opitz (1597-1639)[10]
- Philips van Marnix (1540-1598)[11]
- Janus Dousa la Maljuna (1545-1604)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Personensuche
- ↑ CERL Thesaurus
- ↑ 3,0 3,1 CERL Thesaurus
- ↑ Universalium.academic.ru
- ↑ Encyclopaedia Britannica[rompita ligilo]
- ↑ 6,0 6,1 Personensuche
- ↑ 7,0 7,1 Personensuche
- ↑ Epitalamio estas poemo specife skribita por la fianĉino survoje al la nupta ĉambro.
- ↑ Bibliothèque Nationale de France
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche