Cyclos
Aspekto
Cyclos | |
---|---|
Lasta stabila versio | 4.10.2 |
Programlingvo | Java |
Retejo | www |
Cyclos estas enreta bankada programaro por mikrofinancaj institucioj, lokaj bankoj (en evoluigantaj landoj) kaj kompletigaj valutaj sistemoj kiel Loka interŝanĝa sistemo (LETS), interŝanĝaj retoj kaj tempaj bankoj.[1]
Ĝi estis evoluigita de la Socia Komerca Organizaĵo, angle Social Trade Organisation (kunlaboraĵo de la institucioj STRO en Nederlando kaj Instrodi en Brazilo).[2]
Cyclos havas la jenajn funkciojn:[3]
- Enretaj bankadaj iloj
- E-komerca platformo
- Komerca adresaro
- Plu-gvidoj kaj transakciaj kvalifikoj
- Mesaĝa kaj sciiga sistemo
- ensalutado helpe de telefona kaj reta subteno-centro
- Integra administrada informo sistemo
Cyclos povas esti alirita tra la reto sed ankaŭ subtenas saĝtelefonojn kaj punktojn de vendaj aparatoj (ekzemple supermerkatajn kasojn), ebliganta SMS-komunikadon kaj kartajn pagojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo Social Trade Organisation launches Cyclos 3.7.1 el novembro 2012 ("Socia Komerca Organizo lanĉas [la programon Cyclos 3.7.1")] (angle). Arkivita el la originalo je 2012-12-04. Alirita 2024-08-31 .
- ↑ artikolo Methods for Successful Complementary Currencies ("metodoj por sukcesaj komplementaj valutoj") (angle).
- ↑ informpaĝo Cyclos 4 pro payment software features ("karakterizaĵoj de paga programaro por Cyclos 4 pro") (angle).