Saltu al enhavo

Cuthwine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuthwine
Persona informo
Morto 1-an de januaro 593 (0593-01-01) (28-jaraĝa)
Familio
Patro Ceawlin Redakti la valoron en Wikidata
Patrino unnamed wife of Ceawlin of Wessex (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o unnamed wife of Cuthwine of Wessex (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Cedda (en) Traduki, Cutha Cathwulf (en) Traduki, Cynebald of Wessex (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aristokrato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Cuthwine (n. ĉ. 565, m. post 645) estis princo de Wessex, Anglio.

Verŝajne li estis filo de Ceawlin, kiu regis Wessex de 560 al ĉirkaŭ 591.

En 577 Ceawlin kaj Cuthwine mortigis tri keltajn reĝojn, Coinmail, Condidan kaj Farinmail, dum batalo ĉe Dyrham, Gloucestershire kaj kaptis Gloucester, Cirencester kaj Bath. Per tiu venko Ceawlin apartigis la keltojn de Kimrio de tiuj de Dumnonia.

Ĉirkaŭ 581 Ceawlin detroniĝis kaj Ceol gajnis la tronon de Wessex. Ŝajne dum ties regado, kaj la sekva regado de lia frato Ceolwulf, Cuthwine posedis parton de Wessex. Eblas ke en 605 Ceowulf devis eniri akordon per kiu li agnoskis Cuthwine kiel reganto de parto de la regno.

Cuthwine restis potenculo dum la resto de sia vivo. En 645 Penda venkis kaj forpelis Cenwalh, tiam reĝon de Wessex: Cuthwine kaj siaj filoj ĉeestis la pacdiskutojn.

Cuthwine havis almenaŭ tri filojn:

  • Cynebald (n. 585)
  • Cedda (n. 590)
  • Cutha Cathwulf (n. 592)