Csanád
Csanád (ĉanAd) estis historia reĝa departemento en la meza parto de la Hungara Reĝlando, germane: Komitat Tschanad. Csanád estis kuzo de Stefano la 1-a (Hungario).
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo de 1880
- 79 061 (72,7%) hungaroj
- 1 167 (1,1%) germanoj
- 13 063 (12,0%) slovakoj
- 11 667 (10,7%) rumanoj
- 3 353 (3,1%) serbokroatoj
- 425 (0,4%) ceteraj.
Laŭ la censo de 1910
- 108 621 (74,8%) hungaroj
- 17 133 (11,8%) slovakoj precipe ĉe Nagylak
- 14 046 (9,7%) rumanoj precipe ĉe Nagylak
- 1 013 (0,7%) germanoj
- 3 967 (2,7%) serboj
- 1 481 (1%) ceteraj.
El ili katolikoj estis da 71 610, da 25 234 kalvinanoj, da 18 384 luteranoj, da 4520 grekkatolikoj, da 16 567 ortodoksoj kaj da 3254 izraelidoj.
Administracio
[redakti | redakti fonton]Estis 4 distriktoj, ties nomoj kaj departementejoj samas:
- Battonya
- Makó samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Mezőkovácsháza
- Nagylak.
La departemento situis tute en ebenaĵo. Grava rivero estas Mures.
La alvenintaj hungaroj trovis la lokon tre konvena por loĝadi pro la kampoj, rivero. Stefano la 1-a (Hungario) fondis la departementon en komence de la 11-a j.c. Pli frue la regiono apartenis al estro Ajtony, kiun Sankta Stefano venkis kaj akiris la riĉajn terojn, krome gravan livervojon sur Mures. Post la turka erao senhomaj vilaĝoj restis. Alvenis krom hungaroj slovakoj, germanoj, serboj kaj rumanoj. En 1920 ĉe Nagylak teritorio apartenis al Rumanio (vilaĝoj kaj parto el Nagylak). Tiu nomiĝas rumane Nădlac kaj estas parto de rumana departemento Arad. La hungara parto parte al departementoj Békés, parte al Csongrád aliĝis.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Censo de Hungario en 1880 (hungare)
- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane) Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|