Cro (kantisto)
Cro | |
---|---|
Cro en la festivalo Splash! de 5-an de julio 2012
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Carlo Waibel |
Alie nomata | Lyr1c |
Naskiĝo | 31-an de januaro 1990 (34-jaraĝa) en Mutlangen |
Ĝenroj | popmuziko, Repo |
Profesio | repisto, kantisto, muzikisto, muzikproduktisto |
Eldoninto | Chimperator Productions |
Retejo | cromusik.info |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Cro |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Johannes-Gutenberg-Schule en Stutgarto |
Okupo | |
Okupo | kantisto komponisto muzikproduktisto repisto |
TTT | |
Retejo | https://cromusik.de |
Cro (naskita je la nomo Carlo Waibel la 31-an de januaro 1990 en Aalen, do nun 34-jara) estas germana repmuzikisto, kantisto, muzikisto kaj muzikproduktisto, kiu kantiste estas reprezentata per la muzikprodukta firmao Chimperator Productions. Li priskribas sian muzikon kiel miksaĵo inter pop- kaj repmuziko, kiun li nomas "Raop". En koncertoj, muzikfilmetoj kaj aliaj publikaj aperoj, li vestiĝas per repista ĉapo kaj per vizaĝa masko panda, tiel ke tiu masko iĝis lia rekonilo. Aparte konata kanto de li estas Einmal um die Welt ("unufoje ĉirkaŭ la mondo"). En la koncerna oficiala muzikfilmeto de tiu kanto ĉefrolas knabo 11- aŭ 12-jara kun samaĝa amikino: ĉar tiu knabo same vestiĝas per repista ĉapo kaj per vizaĝa masko panda, facilas identigi lin pli juna personaĵo de la kantisto.