Saltu al enhavo

Cidade de Deus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domaro de Dio
Fotopiedo
Fotopiedo
filmo
Originala titolo Cidade de Deus
Produktadlando Brazilo
Originala lingvo Portugala
Kina aperdato 30-a de aŭgusto 2002 (Brazilo)
Daŭro 2h10
Ĝenro Murdaro
Kameraado César Charlone
Buĝeto 3.300.000 USD
Reĝisoro(j) Fernando Meirelles, Kátia LUND
Produktisto(j) Andrea Barata Ribeiro, Mauricio Andrade Ramos, Elisa Tolomelli
Scenaro Paulo Lins, Bráulio Mantovani
Laŭ la verko de Paulo Lins
Filmita en Brazilo
Loko de rakonto Rio-de-ĴanejroUrbo de Dio
Muziko de Ed Cortês, Antonio Pinto
Rolantoj Alexandre Rodrigues • Alice Braga • Leandro Firmino • Phellipe Haagensen • Douglas Silva • Jonathan Haagensen • Matheus Nachtergaele • Seu Jorge • Graziella Moretto • Roberta Rodrigues • Paulo Lins • Thiago Martins • Micael Borges • Dani Ornellas • Marcello Melo • Edward Boggis • Mary Sheyla • Daniel Zettel • Darlan Cunha • Gero Camilo • Obied bin saleh • Charles Paraventi • Olivia Araújo • Sérgio Chapelin • Renato de Souza • Michel Gomes • Arlindo Lopes
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj ---
Produktinta firmao 02Filmes, VideoFilmes
Distribuo ???
IMDb
vdr

Cidade de Deus (Urbo de Dio) estas brazila filmo kiu aperis en 2002 brazile kaj en 2003 tutmonde. Reĝisorita kune de Kátia Lund kaj Fernando Meirelles, ĝi estas adapto de samnoma romano de Paulo Lins.

La filmo rakontas la violentegan vivon en la favelo de Rio-de-Ĵanejro de grupo de junuloj kaj sian evoluon dum du jardekoj (1960-1980). Ĉiuj el la aktoraro estis amatoroj, ili ne havis ian kinan sperton antaŭ la filmo, sed ĉiuj el ili spertis reale la malfacilan vivadon en tiu kvartalo. Eĉ se la filmo rakontas fikcian aventuron, ĝi estas preskaŭ dokumenta studo kaj "vekas" pro sia violento kaj sia realeco. Ĝi gajnis multajn premiojn (ses premioj en la Grande Prêmio Cinema Brasil, 4 nomumoj en la oskaroj...) kaj atentigis multajn spektantojn tutmonde pri Brazilo kaj ties problemoj.

En favelo nomita "Urbo de Dio", Busca-pé kreskas dum violentaĵoj ĉiutage okazas inter junulbandoj, aŭ plivole, gangsteroj, ĉar kompreneble multaj homoj en la kvartalo posedas pafilon kaj konsumas drogojn, ekde la plej juna aĝo. Sed siaflanke, Busca-pé celas fariĝi fotografisto, sekrete esperante ke tiu profesio ebligos sin eskapi el tiu kvartalo kaj komenci grandan karieron. Trejnante fotadi, li ankaŭ estas nepra vidulo de la evoluo de sia amiko, kiun li ekkonis ekde infanaĝo, kaj kiu nun igas la plej aĉajn violentaĵojn por trudi sin kaj fariĝi ĉefo de la domaro.

Ĉefrolantoj

[redakti | redakti fonton]
Busca-pé kaj Angélica

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Nosdocinema

[redakti | redakti fonton]

Nosdocinema estas NRO kiu strebas instrui al junuloj de Rio kinajn profesiojn.