Charlotte Brontë
Charlotte BRONTË (naskiĝis la 21-an de aprilo 1816, mortis la 31-an de marto 1855) estis angla verkistino.
Ŝi naskiĝis en Thornton, Yorkshire la filino de pastro kaj pasigis sian junaĝon en la soleca etoso de la pastra domo en Yorkshire. Kun siaj du fratinoj Anne kaj Emily kaj sia frato Branwell ŝi frue elpensis fantaziajn rakontojn.
En la jaro 1846 la tri fratinoj (la frato fariĝis alkoholulo) publikigis sian unuan poemkolekton: Poems by Currer, Ellis, and Acton Bell. Timante antaŭjuĝojn ili uzis virajn pseŭdonimojn: Charlotte aperis kiel Currer Bell. La verko apenaŭ rikoltis atenton.
Sukceson gajnis ŝiaj parte membiografiaj romanoj, kiuj pritraktis sociajn problemojn kaj la rolon de la virinoj tiutempe.
En 1854, Brontë edziniĝis kun Arthur Bell Nicholls, pastoro. Ŝi mortis dum gravedeco kaj estis enterigita en la Preĝejo de Santa Mikaelo kaj Ĉiuj Anĝeloj en Haworth, West Yorkshire.
Frua vivo
[redakti | redakti fonton]Brontë naskiĝis la 21an de aprilo, 1816. Ŝiaj gepatroj estis Maria kaj Patrick Brontë. Ŝi skribis ŝian unuan poemon kiam ŝi havis 13 jarojn. Dum ŝia infanaĝo, ŝi kaj ŝiaj gefratoj - Branwell, Emily kaj Anne - skribis iliajn proprajn rakontojn, kaj kreis fikciajn mondojn. Charlotte kaj Branwell skribis rakontojn pri fikcia lando nomiĝis "Angria". Emily kaj Anne skribis artikolojn kaj poemojn pri ilia fikcia lando, "Gondal".
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Poems by Currer, Ellis, and Acton Bell (poemoj, 1846)
- Jane Eyre (romano, 1847)
- Shirley (romano, 1849)
- Villette (romano, 1853)
- The Professor (romano, eld. 1857)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]Jane Eyre / el la angla lingvo trad. de H. J. Bulthuis. – Zutphen : Thieme, 1931. – 493 p.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bronte Sisters Links Arkivigite je 2011-05-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Anne Brontë: The Scarborough Connection Arkivigite je 2012-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
- BrontëBlog
- Verkoj de Charlotte Brontë ĉe Projekto Gutenberg
- e-libroj.com Arkivigite je 2012-08-21 per la retarkivo Wayback Machine Charlotte Brontë : Jane Eyre - e-libro elŝutebla -ePub-Pdf-Rtf-Odt