Chapelle de la Résurrection
La kapelo de la resurekto (nederl. Verrijzenis-Kapel, germ. Auferstehungskapelle) estas katolika preĝejo kun ekumena celo en la eŭropa kvartalo de Bruselo. La konstruaĵo, kiu havis antaŭulojn ĝis la XVa jarcento, troviĝis origine en la urbcentro, sed sekve la urba restrukturigo de Bruselo ĝi translokiĝis en la jaro 1907 al la nunan lokon. En la aŭtuno de 2001 ĝi ricevis lian nunan nomon – post ĝia rekonstruo kaj pastorala receligo. Ekde tiam lia programo estas ekumena. La pastorala respondeco pri la kapelo estas ĉe la ordeno de la jezuitoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo de la preĝejo havas antaŭulojn pli antikvajn. Ĝi profunde renoviĝis en la 18a jarcento. Origine ĝi troviĝis en la loko de la nuna centrala stacidomo. Ĝi translokiĝis kadre de la urb- kaj trafik-plana rekonstruo de la centro de Bruselo, al la strato Van Maerlant en Etterbeek. Ĝi estis aligita al monaĥinejon de la Fratinoj de la eterna adoro. La kunmetaĵo de la konstruaĵoj pleje konserviĝis en tia-ĉi formo, tamen nun en alia funkcio. En la jaro 1999 la monaĥinoj vendis la konstruaĵojn. La ĉefa domo, kun la tiama granda preĝejo iĝis centro por vizitantoj kaj biblioteko de la Eŭropa Komisiono. Male, la malgrandan kapelon aĉetis internacia asocio fondita, laŭ la belga juro, de laborantoj de la eŭropaj institucioj por konservi ĝin kiel preĝejo. Helpe ne nur de multaj privataj mondonacoj sed ankaŭ de kontribuaĵoj de la Konferencoj de la katolikaj episkoparoj de Eŭropo, de la Konferenco de Eŭropaj Eklezioj (KEK), de la ordeno de la jezuitoj kaj de multnombraj fondaĵoj la kapelo estis komplete renovigata kaj restrukturigata dum la jaroj 1999 kaj 2000. La 25an de septembro de 2001 la tiama brusela ĉefepiskopo Kardinalo Godfrido Danneels konsekris la renovigitan preĝejon.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La nov-renesanca fasado kaj la ekstero de la kapelo restis pleje senŝanĝaj dum la renovigo. Sed la eno de la preĝejo estis tute malplenigita kaj renkonstruata laŭ la planoj de la arkitekto Marionex. Hodiaŭ la konstruaĵo havas kvar etaĝojn, kies ekziston la ekstero ne sugestas. Oni eniras en la kapelo per halo (teretaĝo) kiu funkcias kiel ejo por akceptoj, aranĝoj kaj ekspozicioj. En la malsupra etaĝo troviĝas kripto, kiu servas al la silenta preĝo kaj la adoro. Ties orumita kruco estas verko de la skulptisto Philippe Denis. La ĉefa liturgia ejo troviĝas hodiaŭ en la unua supra etaĝo. Ĝi havas unu navon kaj estas atingebla per interna ŝtuparo aŭ per lifto. Ĝi perdis sian originan altecon. Tial oni metis novajn vitroartajn fenestrojn de la viena artisto Thomas Reinhold. La flankaj fenestroj prezentas la temojn: kreado, enkarniĝo, la ne forbrulanta dornarbusto, la misio de la Spirito (Pentekosto); la fenestro de la ĉef-fasada flanko (al la strato) montras la Resurekton. Sur flanka jubeo situas orgeno de la metiejo de Etienne Debaisieux. Ĝi estas donaco de la evangelia eklezio en Germanujo (EKD). En la pli supra etaĝo (ekstere nevidebla) troviĝas kunvena salono kaj ankaŭ (eĉ pli supre) oficejo kaj du malgrandaj ĉambroj.
Pastorala koncepto
[redakti | redakti fonton]La Kapelo de la Resurekto ne estas paroĥa preĝejo. Pro ĝia speciala situo meze de nur oficeja kaj afera kvartalo kaj en proksimeco de la eŭropaj institucioj (la Konsilio de la Eŭropa Unio ; la Eŭropa Parlamento, la Eŭropa Komisiono) la kapelo servas al dialogo, al renkonto kaj al preĝo proksime de la laborloko. La kapelo estas malfermata nur labortage kaj oferas alternativajn liturgajn celebrojn akordigitajn kun la ritmo de la laboro kaj la diverseco de la konfesiaj apartenoj. Ĝi estas gvidata de pastorala skipo el ordenanoj kaj laikoj kiuj deĵoras volontule. Okazas katolikaj, evangeliaj luteranaj kaj ortodoksaj diservoj – ĉefe tagmeze – en multnombrajn lingvojn, sed ĉefe angle kaj france. En la kapelo celebriĝas ankaŭ diservoj en esperanto kvarfoje en la jaro.[1]