Carcaboso
Carcaboso | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Valo de Alagono | ||
Poŝtkodo | 10670 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Jesus Alberto Cañedo Carpintero | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 078 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 53 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 3′ N, 6° 13′ U (mapo)40.049528-6.2124437Koordinatoj: 40° 3′ N, 6° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 297 m [+] | ||
Areo | 20,3 km² (2 030 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Carcaboso [+] | |||
Carcaboso estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 078 loĝantoj sur areo de 20,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 53 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas carcaboseños.
Situo
[redakti | redakti fonton]Carcaboso estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Alagón, je altitudo de 297 m; je 100 km de Cáceres, provinca ĉefurbo, je nur 11 km de Plasencia, la plej proksima urbo kaj je 160 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 20,3 km². La municipo enhavas la ĉefan vilaĝon, la kolonian vilaĝeton Valderrosas kaj malgrandan municipan teritorion kie estas izolitaj domaroj, domoj kaj bienetoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado.
Limoj de la municipa teritorio
[redakti | redakti fonton]La municipa teritorio de Carcaboso limas kun:
- Valdeobispo norde kaj oriente.
- Galisteo kaj Aldehuela de Jerte sude.
- Plasencia oriente.
Hidrografio
[redakti | redakti fonton]La plej grava rivero de Carcaboso estas la Rivero Jerte, kiu trapasaa la orienton de la teritorio kaj pasas proksime de la vilaĝo. La akvo el la vilaĝo enfluas en ĝin.
La plej gravaj rojoj estas Valdeherrero, Respinga, Vertiente kaj Corrales.
Historio
[redakti | redakti fonton]Prahistorio
[redakti | redakti fonton]Aperis gravaj arkeologiaj restaĵoj en la Kuŝejo de "Teriñuelo".
Romia epoko
[redakti | redakti fonton]La loko kie aktuale situas Carcaboso estis en romia tempo pasejo pro la proksimeco al la Vía de la Plata (aktuale tiu ŝtonŝoseo separas la teritoriojn de Carcaboso kaj Plasencia). De tiu epoko konserviĝas en Carcaboso kelkaj romiaj milindikiloj, kiuj poste utilis enkortoj kaj nun estas ĉe la preĝejo de la vilaĝo.
Fondo
[redakti | redakti fonton]Carcaboso estis fondita en la 13a jarcento, kiel parto de la senjorlando de Galisteo. Probable pro sia proksimeco al la Vía de la Plata, al la Gregoŝoseo kaj al Plasencia. La unua dokumento kiu mencias Carcaboso estas akto de Plasencia date en 1290, kiu mencias la bienon de Sampedrillo.
Emancipiĝo
[redakti | redakti fonton]Carcaboso emancipiĝis kiel municipo en 1837, kun la resto de la vilaĝoj de la senjorlando de Galisteo.
Preĝejo de Jakobo Apostolo
[redakti | redakti fonton]La Preĝejo de Jakobo Apostolo estas situa sudoriente de la vilaĝo kaj konstruiĝis en la 16a jarcento kaj reformita fine de la 20a jarcento.
Festoj
[redakti | redakti fonton]En Carcaboso oni celebras la jenajn festojn:
- La Majkruco (unua dimanĉo de majo)
- Festoj de la Sanktuloj Faŭstino kaj Jovita, patronoj de Carcaboso (20a de septembro kaj 21a de septembro)
Demografio
[redakti | redakti fonton]Demografia evoluo de Carcaboso inter 2001 kaj 2007
| ||||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007
|
1092 | 1087 | 1050 | 1041 | 1012 | 972 | 978 |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Carcaboso.com, Neoficiala retejo Arkivigite je 2009-05-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo de la lernejo de Carcaboso Arkivigite je 2012-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo de loka historio de Carcaboso
- Retejo de la Municipo de Carcaboso Arkivigite je 2020-03-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Televidkanalo de CARCABOSO