Brakpan
Brakpan | |||
---|---|---|---|
urbeto vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1541 • 1540 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 73 080 () [+] | ||
Loĝdenso | 400 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 14′ S, 28° 22′ O (mapo)-26.23527777777828.37Koordinatoj: 26° 14′ S, 28° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 631 m [+] | ||
Areo | 182,81 km² (18 281 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Brakpan [+] | |||
Brakpan estas grandurbo (antaŭurbo de Johanesburgo) en Sud-Afriko, en provinco Ĥaŭtengo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Geografio
[redakti | redakti fonton]Brakpan situas sur montaro Witwatersrand en la norda parto de la lando en proksimeco de Johanesburgo. Benoni troviĝas 7, Boksburg 12, Johannesburg 29, Pretorio 60, Krugersdorp 62, Durbano 479, Port Elizabeth 901, Kaburbo 1282 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1888 oni trovis karbon, kies minado tuj komenciĝis. Pro tio oni konstruis fervojon, kiu faris la necesajn ligojn. En 1905 ankaŭ orominado komenciĝis. Ĝis 1912 Brakpan estis antaŭurbo de Benoni, poste municipo kaj proklamita kiel urbo. Granda striko de ministoj okazis en 1922.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Pro minado de karbo la britoj konstruis centralon. Eĉ tramo trafikis inter la centralo kaj Johanesburgo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Brakpan havas subtropikan klimaton. En januaro la temperaturo estas averaĝe 26 °C, en junio 16 °C. Junie estas vintro, tiam malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas po 713 mm, precipe somere pluvas.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Angla Vikipedio
- mapo, distancoj Arkivigite je 2010-08-17 per la retarkivo Wayback Machine
- loĝantaro