Boso
La boso aŭ bosaĵo (de la meza altgermana bozen= ‚bati‘) estas faktermino en konstrufako. Boso signifas la kruda aŭ prilaborita elstaraĵo sur la ekstera surfaco de naturŝtono ĉe muro. La prilaborado de tiaj ŝtonoj nomiĝas ‚bosi‘. Bosaĵo estas masonaĵo el ŝtonkvadroj kies frontflanko estas malfajne prilaborita (bosita). Ĉe mezepokaj burgoj la bosoj estis prilaboritaj samforme.
Laŭ Francisko Azorín boso estas Tipa reliefo lasita en la faco videbla de la ŝtonblokoj ĉe iaj konstruaĵoj.[1] Kaj li indikas etimologion el latina bosse, bossa (ĝibo).[2] kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj bosi, nome reliefigi, prilabori boson, diamantpinta boso, krudlasata boso...
Variantoj de la murbosado
[redakti | redakti fonton]La boso origine estas por malebligi la forglitadon de la pezaj ŝtonoj de la levŝnuregoj. Jam dum la eŭropa antikvo kaj antaŭkolumba Ameriko oni uzis tiun teknikon por ornami la konstruaĵojn.
Oni distingas multajn specojn de bosaĵo:
- ĝibokvadroj havas glatan randon ĉirkaŭ la boso.
- kusenkvadroj estas kvadroŝtonoj kun glatigitaj bosoj
- diamantkvadroj havas piramidforman frontfacon.
Ĉiuj tipoj de bosaĵoj ankaŭ ekzistas kiel puco-masonaĵo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
bosoj en naturŝtono
-
duonglobformaj bosoj kiel ornamaĵo de la masonaĵo
-
murangulo
burgo La Tur -
murangulo
burgo Cagliatscha
-
„remburbosaĵo“. Florenco, Palazzo Strozzi.
-
pilastro kun diamantkvadro. Catania, universitato
-
bosaĵo ĉe la Palazzo Pitti en Florenco
-
Wiehl - domo No 560, Wilsonova strato, en Slaný,
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 39.
- ↑ Azorín, samloke.