Borša
Borša | |
hungare: Borsi | |
municipo | |
Kastelo kaj busto de Rákoczy en Borša
| |
|
|
Oficiala nomo: Borša | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Distrikto Trebišov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Ebenaĵo | Orientslovaka ebenaĵo |
Rivero | Bodrog |
Situo | Borša |
- alteco | 101 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 23′ 33″ N 21° 42′ 20″ O / 48.39250 °N, 21.70556 °O (mapo) |
Areo | 9,540269 km² (954,027 ha) |
Loĝantaro | 1 236 (31.12.2008) |
Denseco | 129,56 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1221 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 076 32 |
Telefona antaŭkodo | +421-56 |
Aŭtokodoj | TV |
NUTS | 528170 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Borša | |
Retpaĝo: obecborsa | |
Portalo pri Slovakio |
Borša (borŝa) (hungare Borsi) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.
Situo
[redakti | redakti fonton]Borsi situas laŭ dekstra bordo de la rivero de Bodrog havanta havenon, laŭ la slovaka-hungara ŝtatlimo, laŭ la ĉefvojo Košice-Čierna nad Tisou, laŭ fervojo Košice-Ĉop, krome estas fervojo ankaŭ al Miskolc. La plej proksima urbo estas Sátoraljaújhely 3 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. Ĝia unua mencio skribe estas en 1221. Dum la mezepoko la kampoj apartenis al fortikaĵoj de Sárospatak aŭ Sátoraljaújhely. La kastelo konstruiĝis en 1579, kie naskiĝis Ferenc Rákóczi la 2-a la 27-an de marto 1676. En 1910 ĝi havis 783 loĝantojn (hungaroj); en 1991 1409 (hungaroj, slovakoj). Ĝis 1919 apartenis al Hungario, al Zemplén. Poste Borsi apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko, dume inter 1938-1944 rehungariĝis laŭ la Arbitracio de Vieno, kiu deklaris tion, ke tiuj komunumoj, kie hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 2008 Slovakio kaj Hungario apartenas al zono de Schengen, sekve la limoj malaperis.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ne menciitaj vidindaĵoj estas mezepoka romanika nun kalvinana preĝejo, katolika preĝejo el 1936, ortodoksa preĝejo el 2003, skulptaĵo de Francisko Rákóczi la 2-a kaj termala banejo.