Blankpuga apuso
Blankpuga apuso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Apus affinis (JE Gray, 1830) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankpuga apuso (Apus affinis), estas eta birdo, laŭ aspekto simila al hirundo aŭ murhirundo. Ĝi estas, tamen, tute nerilata al tiuj paseroformaj specioj, ĉar la apusoj estas en la ordo Apodoformaj. La simileco inter tiuj grupoj estas konsekvenco de konverĝa evoluo respegulante similajn vivmanierojn. La orienta raso aŭ subspecio de tiu specio estas foje konsiderata separata specio, nome Apus nipalensis, Nipala apuso.
La scienca nomo de la genro devenas el la greka απους, apous, signife "sen piedoj". Tiuj birdoj havas tre mallongajn krurojn kiuj ili uzas nur por pendigi sin el vertikalaj surfacoj. Ili neniam surterigas vole surgrunden, ĉar tial ili ne kapablas ekflugi. Foje ili falas akcidente, ekzemple kiam estas junuloj aŭ pro iu kialo; tiam ili riskas je morto. Ili pasas plej parton de siaj vivoj enaere, kie ili manĝas kaj trinkas. Ili ripozas ĉe vertikalaj klifoj aŭ muroj. Ili estas rimarkinde fruantaj matene, sed kompreneble se konsideri, ke dormas dumfluge.
La Blankpuga apuso reproduktiĝas ĉe homloĝejoj kaj klifoj el norda Magrebo en Afriko orienten tra suda tropika Azio el Mezoriento al Barato ĝis okcidenta Indonezio. Malkiel la pli norda Komuna apuso, multaj birdoj estas loĝantaj, sed kelkaj populacioj estas migrantaj, kaj vintras pli sude, ekzemple en subsahara Afriko. Ili ege vagadas dum migrado, kaj estas vidataj tiele en plej parto de Eŭropo kaj Azio.
La Blankpuga apuso konstruas sian neston en truo de konstruaĵo aŭ foje en klifoj, kie la ino demetas 1-4 ovojn. Apuso revenas al sama nestolokon jaron post jaro, kaj rekonstruas sian neston se necese.
La Blankpuga apuso estas facile identigita pro sia eta grando. La enverguro estas 33cm malmulte kompare kun 42cm de la komuna apuso. Ili estas nigraj escepte pro la blanka pugo, kio nomigas la specion, kaj tiu blanko etendiĝas al la flankoj; krome estas iome da blanko en gorĝo, sed ne tiom videbla. Ili havas mallongan kvadratan voston. La flugo estas flugilfrapanta kiel tiu de murhirundo.
La voĉo estas altatona trilado.