Saltu al enhavo

Blanka de Lankastro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blanka de Lankastro
Dukino de Lankastro
Persona informo
Blanche of Lancaster
Naskiĝo 25-an de marto 1342 (1342-03-25)
en Kastelo Bolingbroke
Morto 12-an de septembro 1368 (1368-09-12) (26-jaraĝa)
en Tutbury Castle
Mortis per Pesto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Katedralo de Sankta Paŭlo Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio LankastrojPlantaĝenetoj vd
Patro Henry of Grosmont, 1st Duke of Lancaster Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Isabel of Beaumont (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Maud, Countess of Leicester (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Johano de Gento (1359 (Gregoria)–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Henriko la 4-a de Anglio, Edward Planatagenet (en) Traduki, John Plantagenet (en) Traduki, John of Lancaster (en) Traduki, Philippa of Lancaster (en) Traduki, Elizabeth of Lancaster, Duchess of Exeter (en) Traduki, Isabella Plantagenet (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Blanka de LankastroBlanche of Lancaster (25a de Marto 1345/1347 – 12a de Septembro 1368) estis membro de la reĝa dinastio de Plantaĝenetoj de Anglio kaj la filino de la plej riĉa kaj pova nobelo de la regno, nome Henriko de Grosmont, 1a Duko de Lankastro. ŝi estis la unua edzino de Johano de Ganto, la patrino de la reĝo Henriko la 4-a kaj avino de la reĝo Henriko la 5-a.[1]

La 19an de Majo 1359, en la abatejo de Reading Blanka de Lankastro edziniĝis al sia tria kuzo, Johano de Ganto, tria filo de la reĝo Eduardo la 3-a. La tuta reĝa familio ĉeestis en la nupto, kaj la reĝo donacis al Blanka multekostajn juvelojn.[2]

La unua ĉefa verko de Geoffrey Chaucer, nome The Book of the Duchess, estis elegio por Blanka de Lankastro (kiu mortis en 1368). Eble tiu verko estis mendita de ŝia edzo Johano de Ganto, ĉar li atribuis al Chaucer ĉiujaran pagon de 10 pundoj la 13an de Junio 1374. Tio ŝajne metis la verkadon de The Book of the Duchess inter la jaroj 1368 kaj 1374.

  1. The Complete Peerage
  2. Mortimer, Ian (2008). The Perfect King The Life of Edward III, Father of the English Nation. Vintage. p. 335.